Elsendo de BBC World News en Ĉinio estos ne plu permesita

Selena Publikigita: 2021-02-12 17:55:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Administracio pri Radio kaj Televido diris, ke BBC World News serioze malobservis regularojn pri administrado de radio kaj televido kaj tiujn pri administrado de eksterlandaj satelit-televidaj kanaloj en siaj raportoj pri Ĉinio, kiuj agas kontraŭ la postuloj, ke novaĵoj devas esti veraj kaj senpartia, kaj subfosis la naciajn interesojn kaj etnan solidarecon de Ĉinio. La Nacia Administracio pri Radio kaj Televido ne aprobas ĝian peton pri elsendo en la nova jaro.

Tio estas konvena ago de Ĉinio por protekti naciajn suverenecon kaj rajtojn kaj defendi la principon de vero kaj justeco de novaĵoj, kio estas racia kaj laŭleĝa. BBC World News estas malpermesita ĝuste pro sia propra agaĉo.

Kiel fama okcidenta amaskomunikilo, kiu estis alirebla en Ĉinio por multaj jaroj, BBC klare scias koncernajn regularojn pri administrado de radio kaj televido en Ĉinio, t.e. malpermeso al elsendo de programoj, kiuj damaĝas glorojn kaj interesojn de Ĉinio, ekscitas etnajn dividiĝon, malamon kaj diskriminacion kaj subfosas etnan solidarecon. Tamen BBC, kiu pretendis esti objektiva, ekvilibra kaj senpartia amaskomunikilo, agadis rekte kontraŭ sia dirmaniero.

Ni prenis ĝian raporton pri prevento kaj regado de la epidemio kiel ekzemplon. En iu dokumenta filmo titolita Revenu al Wuhan, BBC ne nur malice ligis Wuhan kun la origino de la kronvirusa epidemio, sed ankaŭ adaptis videaĵon pri iu kontraŭterorisma operaco de Ĉinio al novaĵo pri perforta leĝplenumo de ĉinaj epidemiregadaj departementoj por kalumnii Ĉinion pri malkovro de la epidemio.

Tia falsa novaĵo, kiu havas ideologian antaŭjuĝon, estas tute malkonforma al malferma kaj travidebla prevento kaj regado de Ĉinio. Ĉar fakto estas pruvita de laborgrupo de la Monda Organizo pri Sano dum ĝia esploro en Ĉinio.

Kiel amaskomunikilo kun 99-jara historio, BBC estas ne plu akceptita pro la fifama okazaĵo, kio estas konsiderinda. Ĉinio liveras al raportistoj de diversaj landoj necesan subtenon kaj oportunon, sed ne bonvenigas tiujn amaskomunikilojn, kiuj kalumniis kaj atakis nian landon.

Dividu