Eksterordinara Printempa Festo mezuris temperaturon de socia regado de Ĉinio

Publikigita: 2021-02-14 15:22:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

30jara ekspresaro Li el Henan-provinco unuafoje pasigis la Printempan Feston fore de la hejmloko. En la jaro de bovo li celebris la feston kun gekolegoj en Pekino. Ankaŭ multaj aliaj ĉinoj faris la saman elekton kiel Li laŭ alvoko de la registaro, por preventado de la epidemio.

La decido estas malfacile farita de ĉinoj. Ĉar la Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de la ĉina nacio kaj estas plej solena momento de reunuiĝo de ĉinaj familioj. En la sama periodo de antaŭaj jaroj la transportado de pasaĝeroj al hejmloko estis priskribita kiel la monde plej granda loĝantara migrado.

Tamen ĉijare por redukti riskon de epidemia disvastigo, multaj ĉinoj memvole ne revenis al hejmloko. Laŭ antaŭkalkulo, dum la ĉijara Printempa Festo, la nombro de pasaĝeroj per publika trafiko malpliiĝis je pli ol 20% ol tiu en 2020 kaj je 60% ol tiu en 2019. La enketo montras, ke pli ol 77% intervjuitaj kamparanaj laborantoj preferis pasigi la feston en la urboj.

Ŝanĝiĝo de la celebra maniero de ĉinoj enkorpigas altiĝon de nivelo kaj temperaturo de la socia regado.

La ĉina socio faris sufiĉe da preparado por la speciala festo. Antaŭ la Printempa Festo, ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la provincon Guizhou kaj persone konsultis preparadon de festaj varoj en la supermerkado, postulante, ke lokaj registaroj garantios sufiĉan provizadon de necesaĵoj.

En Pekino la registaro senpage malfermis urbajn parkojn kaj disdonis kuponojn de kultura konsumado kaj organizis virtualajn aktivadojn. En provincoj Zhejiang kaj Guangdong, lokaj registaroj disdonis subvenciojn kaj poŝtelefonan subvencion al laborantoj, kiuj ne revenis al hejmloko.

Tio allogis atenton de multaj fremdlandaj amaskomunikiloj. Brita ĵurnalo The Daily Telegraph raportis en la retejo, ke Ĉinio per diversaj formoj stimulis la homojn pasigi la feston ĉeloke. Germana ĵurnalo Weser-Kurier diris en la retejo, ke Ĉinio ellaboris pozitivajn rimedojn por stimuli la popolanojn celebri la Printempan Feston en sana kaj feliĉa etoso.

La varmeco kaj fleksebleco de la socia regado de Ĉinio donis profundan impreson al la publiko. Estis laŭdinda ne nur la respondeco de ĉinaj civitanoj kaj sed ankaŭ la progreso de socia civilizacio.

Dividu