Kial pliiĝis komerco inter Ĉinio kaj EU kaj malpliiĝis komerco inter Usono kaj EU

Ĝoja Publikigita: 2021-02-18 19:41:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2020 Ĉinio unuafoje anstataŭ Usono fariĝis la plej granda komerca partnero de la Eŭropa Unio. Ĉi-semajne statistika buroo de EU publikigis donitaĵojn pri ekstera komerco montrante, ke en 2020 la 27 landoj de EU importis komercaĵojn el Ĉinio valorantajn 383,5 miliardojn da eŭroj, pli multe je 5,6% kompare kun 2019, kaj eksportis komercaĵojn al Ĉinio valorantajn je 202,5 miliardoj da eŭroj, pli multe je 2,2% kompare kun 2019.

Estas ĉefaj du kialoj de tiuj kreskoj. Unue Ĉinio la unua sukcese ekregis epidemion, kaj ĝia ekonomio forte reprosperiĝis, kio puŝis la eksporton de eŭropaj produktaĵoj al Ĉinio. Samtempe kuracaj kaj elektraj produktaĵoj faritaj de Ĉinio estas urĝe bezonataj en Eŭropo por batali kontraŭ epidemio kaj labori en hejmo. Due la rilatoj inter Ĉinio kaj EU ĝenerale stabile marŝas en la direkto de praktiko, reciproka profito kaj komuna gajno, kaj ambaŭ flankoj subtenas plurflankismon kaj liberan komercon.

Kiam pliiĝis komerco inter Ĉinio kaj EU, en 2020 EU importis varojn el Usono valorantajn 202 miliardojn da eŭroj, malplimulte je 13,2% kompare kun 2019, eksportis varojn al Usono valorantajn 353 miliardojn da eŭroj, plimalmulte je 8,2%.

Ankaŭ estas du kialoj por la malkreskoj. Unue Usono malorde batalis kontraŭ la epidemio, kio ege influis ekonomion, en 2020 usona ekonomio ŝrumpis je 3,5%, tio estas la plej granda malkresko de post la Dua Mondmilito. Due la lasta usona registaro ege faris komercan protektismon, kio serioze malhelpis disvolvon de komerco inter EU kaj Usono.

Komerca prospero povas akceli la bonfarton de la tuta homaro, se komerca konflikto eĉ komerca milito estus pli kaj pli akra, neeviteble ŝanĝiĝus pli grandskala konflikto kaj konfrontiĝo. Kiamaniere formi la venontan arkitekturon de la monda komerco. Ni esperas, ke rilataj flankoj povos ion percepti el pliiĝo de komerco inter Ĉinio kaj EU kaj malpliiĝo de komerco inter EU kaj Usono.


Dividu