Estas nature, ke Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de EU

Ĝoja Publikigita: 2021-02-19 20:43:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj pri komerco, lastatempe publikigitaj de statistika buroo de Eŭropa Unio, en 2020 Ĉinio unuafoje anstataŭ Usono fariĝis la plej granda komerca partnero de EU. Inter la unuaj dek grandaj komercaj partneroj de EU Ĉinio estas la ununura, kies komerco kun EU kreskis dudirekte.

Estas rimarkinde, ke malpliiĝis la komerco inter EU kaj Usono dudirekte. En 2020 EU importis varojn el Usono valorantajn 202 miliardojn da eŭroj, malpli multe je 13,2% kompare kun 2019, eksportis varojn al Usono valorantajn 353 miliardojn da eŭroj, pli malmulte je 8,2%.

Laŭ donitaĵoj, en 2020 EU importis komercaĵojn el Ĉinio valorantajn 383,5 miliardojn da eŭroj, pli multe je 5,6% kompare kun 2019, kaj eksportis komercaĵojn al Ĉinio valorantajn 202,5 miliardojn da eŭroj, pli multe je 2,2% kompare kun 2019.

Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de EU, kio kompreneble strikte rilatas al komuna klopodado de la du flankoj en la politika kampo. En 2020 Ĉinio alprenis serion da rimedoj por stabiligi eksteran komercon, Ĉinio kontinue plibonigis komercan medion de havenoj, plu reduktis kostojn de entreprenoj, akcelis disvolviĝon de novtipaj komercaj formoj, garantiis glatan funkciadon de eksterkomercaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj stabiligis kvoton de internacia merkato. En septembro de 2020 estis oficiale subskribita Interkonsento de Ĉinio kaj EU pri Geografiaj Indikoj, celante, ke Ĉinio kaj EU malfermu unu al la alia merkaton por bonkvalitaj agrikulturaj produktoj. Tio akcelos novan bonfarton al la du popoloj.

Oni devas rimarki ankaŭ, ke pliiĝo de komerco inter Ĉinio kaj EU en 2020 rilatis al bona bazo de la komerco. De la lastaj dekoj da jaroj stabile disvolviĝis la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Ĝis 2019 EU jam en 16 sinsekvaj jaroj estis la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio la dua plej granda komerca partnero de EU en 15 sinsekvaj jaroj.

La jaro 2021 estas la komenco de la ĉina “14-a kvinjara plano”. Ĉinio rapidigas establi novan disvolvan strukturon, forte akcelas altkvalitan disvolviĝon, kio donos pli da merkataj ŝancoj al eŭropaj entreprenoj. La jaro estas ankaŭ la komenco de plenumo de la plano de EU pri grandskala reprosperiĝo, kaj samtempe plenumiĝas novaj politikoj verda kaj diĝita, ankaŭ kio donos grandan spacon por ke Ĉinio kaj EU plu profundigu diverskampan kunlaboron.

Dividu