Kion portas “ĉina ekzemplo” al la monda reduktado de malriĉeco

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-26 22:53:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la homa historio la homaro multfoje rivalis kun malriĉeco, sed apenaŭ superis ĝin. Hodiaŭ tamen tiu malfacila demando estas solvita en la lando kun la plej multaj loĝantoj en la mondo.

La 25an de februaro Ĉinio deklaris, ke ĝi ekstermis la absolutan paŭperismon kaj je dek jaroj frue finplenumis la celon de la reduktado de malriĉeco, ellaboritan en la Daŭripova Tagordo de UN ĝis 2030. Precipe en la lastaj 8 jaroj preskaŭ cent milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco, kio signifas, ke ĉiujare loĝantaro de unu averaĝa lando eltirus sin el paŭperismo. Estas ne senkaŭze, ke la kenja fakulo pri internaciaj rilatoj Cavins Adhill rimarkis, ke forigo de malriĉeco estas plej alloga rakonto de Ĉinio.

La ĉina loĝantaro reprezentas ĉirkaŭ 20 procentojn de la monda, tiu ĉi merito nature apartenas “ne nur al Ĉinio, sed krome al la mondo”.

Laŭ la normo de absoluta malriĉeco, determinita de la Monda Banko, tio estas, unu homo en unu tago elspezas 1,9 usonajn dolarojn, ĝis nun en la tuta mondo ankoraŭ estas pli ol 700 milionoj da homoj, kiuj restas en la absoluta malriĉeco. La pandemio de KOVIM-19 prokrastas la procezon de la redultado de malriĉeco. La Monda Banko taksis, ke en la fino de 2021 la pandemio ebligos al 150 milionojn da homoj droni en ekstrema malriĉeco.

En tia okazo la lando, kiu havas 1,4 miliardojn da homoj, tamen venkis multspecajn malfacilajn defiojn kaj laŭplane forigis la absolutan malriĉecon, kio mem estas giganta kontribuo al la monda reduktado de malriĉeco. La donitaĵoj de la Monda Banko montras, ke mondsfere inter 100 homoj, kiuj estas liberaj de malriĉeco, pli ol 70 devenas de Ĉinio.

Ne nur tio. Kiel la plej granda evolulando, Ĉinio sukcesis nuligi la absolutan paŭperismon, kaj tio multege instigas la mondon venki malriĉecon. Nigel Brett, prezidanto de la Azipacifika Estraro sub la Internacia Fonduso por Terkultura Evoluigo, diris: “Tio komprenigas nin, ke forigo de malriĉeco ne estas utopia vizio, sed entute realigebla.”

Des pli gravas, ke, analizante Ĉinion kiel ekzemplon de la forigo de malriĉeco, la mondo el tio povas ricevi multajn spertojn konsultindajn.

Sur la mondo estas neniu alia lando, kiu povus en tiel mallonga tempo helpi al tiom da homoj venki malriĉecon. Sed Ĉinio tion faris! Ĝi kreis modelon por redukti malriĉecon, kaj ĝi kreis miraklon por la mondo.

Dividu