Usono bezonas novan vojmapon por komerco kun Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-03-04 16:48:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Oficejo de la Komerca Reprezentanto de Usono lunde publikigis siajn “Tagordon pri Komerca Politiko de 2021” kaj “Jaran Raporton de 2020”, kiuj skizas la komercan vojmapon de la usona registaro. La 308-paĝa dokumento enhavas pli ol 400 referencojn pri Ĉinio, kaj diras, ke la nova registaro uzos "ĉiujn disponeblajn instrumentojn" por trakti la "maljustajn komercajn praktikojn" de Pekino.

La ekonomia kaj komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, lanĉita de la antaŭa usona registaro, kaŭzis grandajn damaĝojn al ĉiuj partioj. Se la nova usona registaro daŭrigos la malnovan vojon de sia antaŭulo, kio kondukos al la rezulto, kiun neniu el la partioj volas vidi.

La aŭtoroj de la raportoj eble devas serĉi la opiniojn de usonaj kamparanoj, kiuj planas grandigi la areon de sojfabo kaj maizo je kvin procentoj ĉi-printempe laŭ la usona Agrikultura Departemento. "Ĉi tio estas pelata de la forta postulado de Ĉinio," diris Seth Meyer, ĉefekonomikisto de la departemento.

Krome, politikistoj en Vaŝingtono devas ankaŭ legi freŝan studaĵon publikigitan de la Usona Komerca Ĉambro kaj la grupo Rhodium. La raporto taksas, ke se Usono trudus 25-procentan tarifon al la komerco kun Ĉinio, la usona malneta enlanda produkto perdus 190 miliardojn da dolaroj ĉiujare antaŭ 2025.

Ankaŭ usonaj firmaoj, kiuj investas en Ĉinio, ne estas entuziasmaj pri komerca vojmapo, kiu iras kontraŭ la principo de kungajna kunlaboro. Laŭ la studado de Rhodium, usonaj investantoj perdus 25 miliardojn da dolaroj en kapitala profito ĉiujare, se Usono estus devigita redukti duonon de sia rekta investo en Ĉinio. Usonaj firmaoj alfrontus la riskon perdi sian tutmondan konkurencivon, se ili estus devigitaj malkupliĝi de Ĉinio.

La ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas rezulto de komunaj klopodoj de elekto de ambaŭflankaj entreprenoj laŭ merkataj leĝoj dum jardekoj. Provoj serĉi ŝanĝojn pri ekonomiaj leĝoj per politika perforto estas nerealismaj kaj ne helpas solvi problemojn, kiujn alfrontas Usono. Ili ankaŭ damaĝos industriajn provizajn ĉenojn de la tuta mondo.

Estas klare, ke nuntempe Usono bezonas novan vojmapon por komerco kun Ĉinio, kiu respektas leĝojn de la merkata ekonomio kaj la regulojn de libera komerco, kaj plifortigas duflankan kunlaboron.

Dividu