Tri “unuaj” fiaskigis mensogojn pri ĉinaj vakcinoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-08 19:48:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ke nun multaj specoj de novkronvirusa vakcino aperis en la terglobo, tio alportas aŭroron al la monda batalo kontraŭ la pandemio. Sed iuj landoj, kiuj praktikas “vakcinan naciismon” kaj vakcinan politikigon, subfosas la tutmondan kunlaboron kontraŭ la pandemio.

En gazetara konferenco de la du ĉinaj sesioj, okazinta en la 7a de marto, la ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi rimarkigis, ke ĉu ĉinaj vakcinoj, ĉu eksterlandaj vakcinoj, se ili estas sekuraj, estas bonaj. Li alvokis, ke ĉiuj landoj, kiuj havas la kapablon, ebligu al ĉiuj popoloj senĝene uzi vakcinojn, kaj igu ilin esti “vakcinoj de popolo”.

Ĝis nun, en la tuta mondo estas pli ol 100 milionoj da injektitoj de la nova kronviruso kaj pli ol 2 milionoj da homoj mortis pro la malsano. Kiel lando, kiu staras en la unuaj vicoj de la esplorado kaj produktado de vakcinoj en la mondo, Ĉinio per siaj aktualaj agoj fariĝas unu el la plej gravaj fortoj de la homaro en la batalo kontraŭ la pandemio.

"Firme sekvi la 'unuan apartenecon' de vakcino kiel publika varo", "firme stari ĉe la 'unua falango' de la internacia kunlaboro kontraŭ la pandemio", "firme esti en la 'unua formacio' de la justa distribuo de vakcinoj", - tio estas la klopodado de Ĉinio rilate vakcinojn.

17 specoj de vakcinoj estis kaj estas klinike eksperimentataj, pli ol 60 landoj rajtigis sin uzi ĉinajn vakcinojn, Ĉinio liveris senpagajn vakcinojn al 69 landoj, kiuj ilin urĝe bezonis, kaj eksportis al 43 landoj, kaj krome, Ĉinio donacis vakcinojn al pacprotektistoj el diversaj landoj, kaj estas preta provizi la sportistojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj per senpagaj vakcinoj. Ĉio ĉi estas la promeso de Ĉinio, kaj la promeso estis kaj estas plenumata.

Dividu