Tiel nomata deklaro de G7 ne povas estigi ŝtormon

Yu Publikigita: 2021-03-14 15:43:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Iuj okcidentaj landoj ne povis plu senfare sidadi, post kiam la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso adoptis decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Honkonga Spaciala Administracia Regiono. Ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Gurpo 7 vendrede publikigis la tiel nomatan deklaron, senbaze akuzante Pekinon pri “subfosado de la alta aŭtonomeco de Honkongo” kaj postulante, ke Ĉinio agu laŭ la Ĉina-Brita Komuna Deklaro.

Homoj, kiuj havas iom da scio pri la historio kaj realo de Honkongo, povas vidi, ke ĉi tiuj akuzoj estas tute senbazaj. Tiuj kontraŭĉinaj tumultantoj, kiuj ekspluatas truojn en la elekta sistemo de Honkongo, kaj kontraŭĉinaj fortoj malantaŭ ili, estas la veneno de la demokratia kaj socia disvolviĝo en Honkongo.

Estas notinde, ke ekde sia komenco la principo “unu lando, du sistemoj” celas protekti nacian unuecon kaj teritorian integrecon kaj konservi prosperon kaj stabilecon de Honkongo. Alivorte, "unu lando" estas la premiso kaj fundamento de "du sistemoj". La centra registaro de Ĉinio plenumas ampleksan regadon super Honkongo laŭ la konstitucio kaj la Baza Leĝo de Honkongo, kaj Honkongo ĝuas altan aŭtonomecon sub la rajtigo de la centra registaro.

Efektivigo de la principo “patriotoj regas Honkongon” celas ekskluzivi tiujn, kiuj kreas malkvieton en Honkongo, el la kadro de la regado de Honkongo, kaj revenigi Honkongon sub ordan regadon. Tamen tio ne signifas, ke ĉiuj opoziciuloj en Honkongo estos ekskluzivitaj el la kadro de la regado. Tiuj, kiuj amas la patrolandon kaj Honkongon, ankoraŭ rajtas kandidati al elektoj.

Dividu