Iuj okcidentanoj uzis ĉiajn artifikojn kontraŭ Ĉinio pri Xinjiang

Yu Publikigita: 2021-03-15 19:59:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franca profesoro Christian Mestre, fama specialisto, devigite rezignis sian oficon lastatempe nur pro tio, ke antaŭ du jaroj li vizitis Xinjiang kaj diris, ke lokaj rimedoj por preventado kontraŭ terorismo estas efikaj. Tio estas granda ironio de la Okcidento, kiu ĉiam pretendas esti la kampo de "libereco de esprimado" de la publika opinio.

La kaŭzo de tiu ĉi okazaĵo estas tio, ke Jérémy André Florès, raportisto de la gazeto Le Point, kiu neniam vizitis Xinjiang, lastatempe publikigis artikolon, asertante malkovri “por-ĉinajn vortojn kaj agojn” de profesoro Mestre. La ĉefa argumento estas lia objektiva taksado de Xinjiang. La artikolo kaŭzis "sieĝon" de Mestre fare de iuj francaj kontraŭĉinaj fortoj, kaj fine devigis Mestre demisii kiel morala oficisto de la "eŭropa projekto de urba kunlaboro" kun la partopreno de Strasburgo.

Estas notinde, ke la projekto nun diskutas ĉu permesi al la kvina-generacia komunika teknologio de la ĉina firmao Huawei esti aplikita en Strasburgo. Tiurilate, Florès malkaŝe diris en socia retejo, ke ĉi tio estas la kialo, ke li menciis la malnovan okazaĵon.

La okazaĵo al profesoro Mestre estas nur la pinto de la glacimonto. Por realigi la intencon "malhelpi Ĉinion per Xinjiang", okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ne nur kreis kaj disvastigis serion da mensogoj rilataj al Xinjiang, sed ankaŭ publike atakis homojn kaj mediatojn, kiuj parolis en la nomo de justeco, kaj lanĉis "politikan persekutadon" al ili.

Justeco neniam submetiĝas al malbono. Kvankam iuj homoj en la Okcidento histerie misfamigis Xinjiang kaj provis strangoli la veron, pli kaj pli multaj internaciaj erudiciuloj kaj amaskomunikiluloj ankoraŭ insistas diri la veron.

En la 46a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, reprezentantoj de multaj landoj esprimis dum siaj paroladoj subtenon al la politiko de Ĉinio pri regado de Xinjiang. Lastatempe en kunveno okazigita flanke de la 46 sesio, la ĉeestantoj aktive agnoskis la atingon de Ĉinio en elimino de absoluta malriĉeco en Xinjiang kiel historian solvon al garantio de homaj rajtoj. Osama Abu Saud, vicprofesoro de la egipta universitato El Arish, kiu iam laboris en Xinjiang, diris, ke Xinjiang estas tre interesa kaj unika regiono, kie homoj de ĉiuj etnoj unuiĝis, kaj ili strebas al bela vivo, vivas kaj laboras en paco kaj kontenteco.

Dividu