Kial ĉina ekonomio daŭre reprosperiĝas?

Ĝoja Publikigita: 2021-03-16 14:41:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la ĉina oficiala flanko publikigis plej freŝajn donitaĵojn montrante, ke en la unuaj du monatoj de la kuranta jaro kontinue revigliĝis ĉina produkta bezono, ĝenerale estis stabilaj enoficiĝo kaj prezaro, kontinue grandiĝis viveco de merkato, kaj la ekonomio konservis reprosperan kreskon kaj daŭrigis la reprosperiĝon de la dua trimestro de la lasta jaro.

Estas rimarkinda detalo malsama ol la antaŭa en tiutaga gazetara kunveno: publikiĝis ankaŭ dujaraj averĝaj kreskoj kaj malkreskoj krom donitaĵoj komparaj kun sama periodo de la lasta jaro. Tiu ĉi teknika trakto celas pli precizan kaj pli objektivan montron de la nuna ĉina ekonomia funkciado.

La jara averĝa rapideco de kresko de tutlandaj grandaj industrioj en januaro kaj februaro estas 8,1%, kio estis relative alta nivelo en la sama periodo de la lastaj jaroj. Produkta indico de servaj industrioj jare averĝe kreskis je 6,8% en pasintaj du jaroj. Fiksaj kapitaloj jare averĝe kreskis je 1,7%. En pasintaj du jaroj la jara averaĝa kresko de la ĉina detalado de konsumaj varoj estis 3,2%.

Kvankam en la kuranta jaro en iuj lokoj aperis disaj kazoj de la kronvirusa malsano, tamen ĉinaj rimedoj de preventado kaj regado estas fortaj kaj plenumado de makroskopaj rimedoj efikaj, kio ludas ŝlosilan apogadon por solidigi tendencon de ekonomia reprosperiĝo.

Samtempe kun tio la pliboniĝo de ekstera medio ĵetis forton al ĉina ekonomia reprosperiĝo. Sekve de distribuado kaj inokulado de vakcinoj en la tuta mondo, leviĝis prospera indicoj de fabrikoj de ĉefaj ekonomioj, kio stimulis kreskon de ĉina eksportado. Aliflanke, la kontinua reprosperiĝo de ĉina ekonomio donis movforton por ke la monda ekonomio eliru el valo.

Estas notite, ke la ĵus finitaj du sesioj de Ĉinio reasertis teni kontinuecon, stabilecon kaj daŭrigeblecon de makroekonomiaj politikoj, helpi plu entreprenojn solvi malfacilojn kaj ne tuj ŝanĝi politikojn. Tio donis pli da stabila antaŭvido kaj fido pri stabileco al merkata subjekto.

Dividu