"Vakcina naciismo" alportis "duoblajn katastrofojn de moralo kaj ekonomio"

Ĝoja Publikigita: 2021-03-16 16:16:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13-an de marto ĉefministroj de Bulgario, Aǔstrio, Ĉeĥio, Slovenio, Latvio kaj Kroatio sendis komunan leteron al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen por urĝi la Eŭropan Union diskuti pri distribuado de la novkronvirusaj vakcinoj. Antaŭe aŭstria ĉefministro Sebastian Kurz kritikis, ke la EU maljuste distribuis novkronvirusajn vakcinojn, kio ne konformas al "la spirito de la EU".

Disvastiĝis la kronvirusa pandemio pli ol unu jaron en la tuta mondo. Lastatempe kontinue disputis diversaj landoj pri vakcinaj distribuo, akaparo, privata negoco kaj aliaj problemoj. Kvankam la registaro de Biden anoncis, ke "Usono revenas", tamen ĝi tute ignoras urĝajn bezonojn de siaj eŭropaj aliancanoj. Laŭ raporto de NBC, la 12-an de marto proparolanto de la Blanka Domo Jen Psaki diris, ke al neniu lando Usono donis vakcinon, kaj tio rilatas ne al Eŭropo, sed al usonaj gravaj kaj prioritataj aferoj. Tiu ĉi esprimo pli multe ŝajnas, ke "revenas" la vaste kritikita "unuaeco de Usono".

Popola Vakcina Alianco, komune fondita de pluraj internaciaj organizoj, trovis post analizo pri mendado de ok specoj de kronvirusa vakcino, ke 30 landoj kun malaltnivela enspezo kaj 37 landoj kun meznivela enspezo povas ricevi vakcinon nur per COVAX, la plano gvidata de la Monda Organizo pri Sano. Sed pro malrapida progreso 90% de loĝantoj de la menciitaj landoj ne estos vakcinitaj. Tamen pli ol duono de la menciitaj vakcinoj estas aĉetitaj de riĉaj landoj, kies loĝantaro okupas nur 14% de la monda loĝantaro, interalie la kvanto mendita de Kanado sufiĉas por vakcini ĉiujn kanadanojn kvinfojojn. La honkonga ĵurnalo South China Morning Post publikigis artikolon la 14-an de marto dirante, ke laŭ donitaĵoj de la UN, 75% de vakcinoj troviĝas en 10 landoj, kaj 130 landoj ricevis neniun dozon ĝis nun. Kaj la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo pesimisme antaŭvidis, ke komenciĝos vakcinado en iuj malriĉaj landoj ĝis 2024.

Frue en januaro ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus avertis, ke se oni ne venkos "vakcinan naciismon" kaj maljuste distribuos vakcinojn, la mondo alfrontos la duoblajn katastrofojn de moralo kaj ekonomio. Fakte, egoismo kaj mallongtempa vidpunkto de iuj okcidentaj landoj pri distribuo de vakcinoj ne nur larĝigis "fosaĵon de imunigo" inter malsamaj landoj kaj popoloj, sed ankaŭ kaŭzos novan pli grandan "fosaĵon de disvolvado" en la kampoj de ekonomio kaj socio.

António Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, substrekis en la 46a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, ke novkronvirusa vakcino devas esti monda publika produkto, por ĉiuj homoj ĝi devas esti akirebla kaj kostelportebla, "protekti justecon de vakcino ĝuste protektas homajn rajtojn, male toleri vakcinan naciismon ignoras homajn rajtojn." La 11-an de marto Guterres diris, ke la monda vakcinado estas "la plej granda morala provo en nia epoko" kaj garantii vakcinadon al ĉiuj homoj estas ŝlosila por reprosperigi la mondan ekonomion kaj "helpi al la mondo turniĝi de bloko de socio al bloko de viruso".

Forĵeti “vakcinan naciismon” kaj stimuli distribuon de pli da vakcinoj al evoluantaj landoj kaj subevoluintaj landoj devas esti la ĉefa voĉo de la internacia komunumo. Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, lastatempe emfazis, ke Ĉinio firme servas kiel "la unua eskalono" de justa distribuo, "ni oponas 'vakcinan naciismon', malakceptas 'kreadon de fosaĵo de imunigo' kaj pli multe rezistas kontraŭ iu ajn intenco politikigi vakcinan kunlaboron."

Dividu