"Kvarpartia mekanismo (QUAD)" kontraŭ Ĉinio estas kondamnita al malsukceso

Ĝoja Publikigita: 2021-03-17 14:56:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe gvidantoj de Usono, Japanio, Barato kaj Aŭstralio okazigis pintkunvenon per videoligo. Tio estas la unua pintkunveno post starigo de la "kvarpatia mekanismo (QUAD)". Deklaro publikigita post la kunveno ne rekte mencias Ĉinion. Sed la publiko ĝenerale opinias, ke la enhavo de la deklaro montras klaran celon. Usona Nacia Publika Radio diris, ke Usono kune kun aliancanoj "profundigis konfrontiĝon kun Ĉinio".

Fondiĝis la "kvarpartia mekanismo" en 2004. Post sia enoficiĝo la nova usona registaro levis la nivelon de la mekanismo de ministronivela dialogo al pintkunveno. Kaj la deklaro de la pintkunveno rilatas al batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio, klimata ŝanĝiĝo, regiona sekureco kaj aliaj kampoj. Interalie, Usono, Japanio kaj Aŭstralio deklaris atingi unuanimecon, ke ili grandigos investon al barataj medicinaj entreprenoj kaj produktos pli da kronvirusaj vakcinoj. La ĵurnalo Financial Times opinias, ke la strategio celas trovi komunan kampon de la kvar landoj kontraŭ Pekino, kiam tio ne montros tre evidentan oponon kontraŭ Ĉinio.

Kun la taktiko celi Ĉinion sed aparte ne mencii Ĉinion, la "kvarpartia mekanismo" pli similas al politika prezentado por blufo kaj malfacile povas atingi sian politikan celon.

Unue la "kvarpartia mekanismo" ne estas solida. Usono, Japanio, Barato kaj Aŭstralio havas proprajn politikajn konsiderojn. Kiel diris Gregory Poling el la usona Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj, iliaj manieroj rigardantaj siajn interesojn en la azi-paficika regiono kaŭzis, ke ili metas malsamajn kampojn kiel prioritatigitajn aferojn. Ili agadas en malsamaj ritmoj, tial ne eblos malhelpi Ĉinion per altiro de la tri landoj por Usono.

Due, pro ekonomiaj interesoj la aliaj tri landoj ne povas danci sekvante Usonon. Nun Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Japanio, Barato kaj Aŭstralio. Estas klare, ke neniu volas perdi la ĉinan gigantan merkaton.

Trie, por fortigi sian influon en la hinda-pacifika regiono, krom la "kvarpartia mekanismo" Usono devas dependi ankaŭ de landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Sed nun malvarmiĝis la demando de Suda Ĉina Maro. Estas subskribita Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco kaj venas giganta ŝanco por regionaj kunlaboroj. Do, kiu volas esti kunligita kun militveturilo kontraŭ Ĉinio?

La nuna usona registaro diras, "revenas usona diplomatio", sed laŭ multaj signoj ĝia plurflankismo fakte estas ferma kaj eksluziva eta rondo kaj grupa politiko, estas "selektiva plurflankismo". Tio kaŭzos novan disigon kaj novan konflikton, damaĝos pacon kaj stabilecon de regionoj, kaj devas esti vigle atentita.

Dividu