Ĉinio sendas tri signalojn en sia dialogo kun Usono

Henggang Publikigita: 2021-03-21 15:40:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La altnivela strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono finiĝis vendrede en Anchorage, Alasko. Ĝi estis la unua altnivela renkontiĝo inter Ĉinio kaj Usono de kiam prezidento Joe Biden enoficiĝis. Ambaŭ flankoj havis sincerajn kaj konstruemajn interŝanĝojn pri siaj enlandaj kaj eksterlandaj politikoj kaj duflankaj rilatoj. Ambaŭ flankoj opiniis, ke la diskutoj estis ĝustatempaj, helpemaj kaj komprenemaj. Samtempe, ekzistas ankoraŭ gravaj diferencoj inter la du flankoj pri iuj aferoj.

La ĉina delegacio sendis tri klarajn signalojn en Anchorage.

Unue, Ĉinio celas solvi problemojn anstataŭ disputojn. Dum la intertraktadoj, Ĉinio pravige refutis nepruvitajn akuzojn de Usono kaj kreis ruĝan linion de sia diplomatio. Per tio Ĉinio montras sian decidon kaj volon protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. En la dialogo, la ĉina flanko klare diris, ke la reganta statuso kaj la sekureco de la sistemo de la Komunista Partio de Ĉinio ne devas esti difektitaj. La demandoj pri Tajvano, Honkongo, Xinjiang kaj Tibeto apartenas al internaj aferoj de Ĉinio, kaj Ĉinio toleras neniun fremdlandan enmiksiĝon en tiujn aferojn. Jen la ruĝaj linioj de Ĉinio, pri kiuj Usono ne devas fari strategian misjuĝon.

Due, malgraŭ gravaj malkonsentoj inter la du landoj, Ĉinio plu serĉas ŝancojn por praktika kunlaboro. Ambaŭ flankoj atingis certan konsenton pri tio.

Trie, Ĉinio klare deklaris sian opinion pri rilatoj inter grandaj potencoj kaj pledas vigle defendi "veran multflankismon". Ĉinio reasertis, ke ĝi subtenos la internacian sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno kaj la internacian ordon bazitan sur internacia juro anstataŭ ordon bazitan sur reguloj starigitaj de kelkaj landoj. Ĉinio montris, ke la fundamentaj reguloj de internaciaj rilatoj, la suvereneco de la diversaj ŝtatoj kaj kultura diverseco devas esti respektataj. Tio estas la vera multflankeco kaj demokratiigo de la internaciaj rilatoj.

Nuntempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono venas al nova kruciĝo. La pordo al la daŭrigo de la dialogo inter Ĉinio kaj Usono ĉiam restas malfermita. Tamen ambaŭ flankoj devus iri unu al la alia. Jam pasis la tempo, kiam Usono povis gesteme kondamni al Ĉinio. La glaciepoko en la duflankaj rilatoj ne finiĝos ĝis kiam Usono pretos trakti siajn partnerojn surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Dividu