Usono devas vere agi por protekti homajn rajtojn de etnaj minoritatoj

Qiujieming Publikigita: 2021-03-22 20:03:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasinta semajno, en multaj lokoj de Usono eksplodis manifestacioj por pretesti kontraŭ malamo al aziaj usonanoj. La manifestaciantoj kriis sloganon “malamo estas viruso”, protestante kontraŭ la pafmortigo de 6 aziaj usonanoj en Atlanto.

Multaj usonaj politikistoj, inkluzive de usona prezidento Joe Biden kaj usona ŝtatsekretario Antony Blinken, forte kondamnis rasismajn krimojn. Tamen, la publiko ne vidis iliajn agojn por protekto de la homaj rajtoj de usonanoj ĝis nun. Kontraŭe, iuj usonaj politikistoj ankoraŭ atakis Ĉinion per mensogoj koncernaj al homaj rajtoj, plu profundigis la antaŭjuĝon de usonanoj kontraŭ Ĉinio kaj plifortigi la malamon de usona socio al aziaj usonanoj.

Kvankam en Usono troviĝas multaj leĝoj pri protekto de etnaj minoritatoj, ili ne estis efike efektivigitaj. Iam rasa konflikto eksplodis, politikistoj ofte trankviligis la publikon per senenhavaj starpunktoj. En la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), reprezentantoj de 116 landoj, institucioj de la UN kaj neregistaraj organizoj faris 347 proponojn pri plibonigo de homaj rajtoj en Usono. Usonaj politikistoj devas legi tiujn proponojn kaj agi efike.

Dividu