Usono estas plej granda kreanto de homrajta katastrofo

Qiujieming Publikigita: 2021-03-25 14:56:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio merkrede publikigis raporton pri atencoj al homaj rajtoj en Usono en 2020, kiu esprimis la plimalboniĝan staton de usonaj homaj rajtoj per faktoj kaj donitaĵoj. La raporto klare vidigas al la mondo, ke Usono estas la plej granda kreanto de homrajta katastrofo kaj minaco al sekureco kaj stabileco de la mondo.

Pasintjare en Usono, la kronvirusa epidemio estis ekster la regado, kaj sekve de tio okazis politika malordo, inter-etnaj konfliktoj, kaj socia dividiĝo. Tiuj malordoj malkaŝis la hipokritecon kaj duoblajn normojn pri homaj rajtoj de Usono.

Fronte al la tutmonda epidemio, la registaro de Trump efektivigis la politikojn “Unuaeco de Usono” kaj praktikis unuflankismon. Pro tio, Usono fariĝis la plej granda obstaklo al la tutmonda unuiĝo por komuna batalo kontraŭ la kronviruso. Rigardante, ke la epidemio estis ekster la regado, la registaro de Trump ĵetis respondecojn al alaliaj landoj kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj anoncis retiriĝon el la MOS.

Malgraŭ tio, ke la registaro de Biden anoncis reveni al la MOS, la publiko ankoraŭ dubas, ĉu Usono vere plenumos sian respondecon kaj devon. La Blanka Domo multfoje diris, ke Usono ne dividos vakcinojn kun aliaj landoj, antaŭ ol ĉiuj usonanoj ricevos vakcinojn. Sub la premo de eksteraj flankoj, la usona flanko lastatempe diris, ke ĝi liveros 2,5 milionojn da dozoj de vakcinoj kaj 1,4 milionojn al Meksiko kaj Kanado respektive. Sed, tiuj du landoj devos redoni saman kvanton da vakcinoj al Usono antaŭ la fino de ĉi jaro.

Krome, sub la situacio de pli grava epidemio, Usono ankoraŭ enmiksiĝis en internajn aferojn de aliaj landoj en la nomo de homaj rajtoj. Lastatempe, Usono kunvokis iujn okcidentajn aliancanojn. Ili senhonte kalumniis la politikojn de Ĉinio pri Xinjiang kaj Honkongo kaj efektivigis sankciojn kontraŭ Ĉinio. Tiu agado estis kondamnita de multaj landoj. En la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, reprezentantoj de 116 landoj, institucioj de la UN kaj neregistaraj organizoj faris 347 proponojn pri plibonigo de homaj rajtoj en Usono. Kiom longe Vaŝingtono ŝajnigos sin blinda?

Dividu