Esplorado de kronvirusa origino ne toleras politikan manipuladon

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-29 19:25:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, iuj personoj, kiuj pretendis esti “sciencistoj, sociologoj, disvastigantoj de scienco”, aperigis publikan leteron en usona komunikilo. Ili senbaze faris atakon al la laboroj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj al la internacia specialista grupo por esplorado de kronvirusa origino kaj ne konfesis la esploran rezulton kune publikigitan de la grupo kaj Ĉinio. Ili intencas ĝeni la sciencan esploradon per politika manipulado; ili neglektas la objektivajn faktojn kaj la sciencan spiriton. Ili agis malice kaj abomeninde.

En la letero ili nomis la esploradon “enketo”, kio malkaŝas ilian malbonan intencon “supozi surbaze de senkulpeco”. Fakte, tio, kion faris MOS kaj Ĉinio, estas komuna esplorado de kronvirusa origino, sed ne enketo. Tiu komuna esplorado estas parto de la tutmonda esplorado de krovvirusa origino. En la esplorado Ĉinio faris sian rimarkindan kontribuon por la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio.

En efektiveco, la nomlisto de internaciaj specialistoj estis entute decidita de MOS mem. Tiuj specialistoj devenis el pli ol 10 landoj kaj el la Monda Organizaĵo pri Sano, la Monda Organizaĵo pri Animala Sano kaj la Nutraĵa Organizaĵo de UN. La membroj de la grupo havas vastan reprezentecon kaj sciencan sendependecon, kaj tio ne toleras esti skeptika.

La laboro pri kronvirusa origino estas ege kompleksa kaj koncerna al la tutmonde publika sano kaj sennombraj vivuloj, kaj pro tio ĝi ne toleras politikan manipuladon, nek “ĝenadon” de falsaj sciencistoj.

Dividu