Okulsekvante kotonon de Xinjiang Usono kaj Okcidento volas ne homajn rajtojn sed hegemonion

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-31 13:03:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun farso reĝisorita de Usono kaj Okcidento, cele al la kotono de Xinjiang, estas prezentata. Iuj eŭropaj kaj usonaj entreprenoj, bazitaj sur la mensogo “deviga laboro”, pretendis ne uzi la kotonon de Xinjiang. Post tio tamen sin kaŝas komploto de Usono kaj Okcidento. Tiuj entreprenoj asertis, ke ilia decido ne uzi la kotonon de Xinjiang estis farita el la prijuĝo fare de la svisa “Better Cotton Initiative (BCI)”. Tiu organizaĵo, laŭsupraĵe, estas neregistara, sed tamen ĝia postkulisa monposedanto estas Usono. Ne malfacilas kompreni, kial tiu organizaĵo ignoris la surloke enketan rezulton prezentitan de ĝia ŝanhaja agentejo, kiu trovis nenian “devigan laboron” rilate al la kotono de Xinjiang, sed akceptis la falsan raporton de la kontraŭĉinia pensfabriko “Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko”.

Se oni retrorigardus serion da mensogoj teksitaj de Usono kaj Okcidento en la lastaj jaroj, laŭ kiuj ili praktikis sankciojn kontraŭ Ĉinio, oni ja trovus, ke en la kunligo de “deviga laboro” kun la kotono de Xinjiang sonas la kutima komploto: unue, iuj fakuloj aŭ pensfabrikoj subvenciataj de kontraŭĉiniaj fortoj elpensis tiel nomatan raporton pri Xinjiang; poste, BBC kaj aliaj okcidentaj ĉefamaskomunikiloj blufis pri ĝi, ne konsiderante, kiom absurda ĝi estas; kaj fine, iuj okcidentaj politikistoj elpaŝis por fari sankciojn kontraŭ Ĉinio... Tiaj agoj foj-refoje okazis, al kio oni jam kutimiĝis.

Kiel kolona industrio de Xinjiang, kotonplantado ludas gravan rolon por la vivtenado de la lokanoj. Ĝi estas ĉefa fonto de enspezoj por la ujguroj loĝantaj en la regiono. Tiuj okcidentaj politikistoj hipokrite prizorgas la homajn rajtojn de la xinjiang-anoj, ĉar ili ĉiel izolas la kotonon de Xinjiang for de la internacia provizoĉeno. Tio simple estas granda moko por la “homaj rajtoj” de Okcidento.

Ĝuste pro tio, en gazetara konferenco lastatempe okazinta, iu xinjiang-a teksisto kolere diris, ke tiuj okcidentaj personoj, kiuj eĉ ne faris esploradon surloke, tamen lanĉis bojkoton kontraŭ la xinjiang-a teksindustrio. Montriĝas evidente, ke ili intencas frakasi la rizbovlojn de la teksistoj en Xinjiang.

Evidente, la esenco de xinjiang-aj problemoj ne rilatas al homaj rajtoj, sed al kontraŭsecesio kaj kontraŭterorismo. Tiuj politikistoj de Usono kaj Okcidento, kiuj okulsekvadas la kotonon de Xinjiang, zorgas ne pri homaj rajtoj, sed sia propra hegemonio. Por tio ili ne ŝparas siajn penojn subteni malbonfarantojn kaj detrui tutmonde kontraŭterorisman bataladon.

Dividu