Raporto de MOS pri kronvirusa origino donas vangofrapon al mensogantoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-01 17:19:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 30an de marto la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) oficiale publikigis raporton pri kronvirusa origino, kune faritan de Ĉinio kaj MOS. La raporto konfirmis la rezulton, kiun jam en Wuhan prezentis la kombinita grupo el specialistoj. La rezulto estis, ke la nova kronviruso “apenaŭ” infektis homojn tra laboratorio. Tiu rezulto donas solidan vangofrapon al la mensogantoj de Usono kaj Okcidento.

Serĉado de virusa origino estas scienca aktivado, kiu postulas tempon, sed ne “supozon surbaze de senkulpeco”. Ĝuste kiel diris la ĝenerala direktoro de MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, “tiu ĉi raporto estas tre grava komenco, sed ne fino. Ni ankoraŭ ne trovis la originon de la nova kronviruso. Ni devas senlace labori surbaze de scienco.”

Sed iuj okcidentaj kaj kontraŭĉiniaj politikistoj kaj komunikiloj jam pli frue ne trankviliĝis. Antaŭ ol la raporto oficiale aperis, ili jam trudis premon al MOS, esperante ke MOS penu kontentigi ilin “guston” kontraŭan al Ĉinio. Post kiam la raporto publikiĝis, Usono kolektis kelkajn landojn por aperigi tiel nomatan deklaracion, dubante kaj negante la raporton de MOS. Ili asertis, ke “Ĉinio ne kunlaboris en la enketado”. Ili intencis doni pli grandan politikan premon al Ĉinio.

En la 30a de marto Peter Ben Embarek, estro de la internacia specialista grupo, eksplicite diris: “La longeco de la raporto, la nombro de materialoj, la rezulto kaj donitaĵoj de la raporto, ĉiuj jam klarigis la gradecon de kunlaboro.”

Ni ne povos venki la viruson per politikigo de la pandemio. Nur respekto de scienco, solidareco kaj kunlaboro povos helpi nin en la savado de la popoloj el la embarasa situacio.

Dividu