Alilandaj entreprenoj, se sekvante usonajn kaj okcidentajn politikistojn, havos pli perdon ol gajno

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-01 21:26:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj tagoj iu videaĵo, en kiu gigantaj kotonplukiloj laboras en vastaj kotonkampoj, furoris en la interreto. Tio estas forta rebato kontraŭ la mensogo “deviga laboro” pri la plukado de kotono en Xinjiang. Tiuj entreprenoj, kiuj blinde bojkotas la kotonon de Xinjiang, devus distingi blankon de nigro kaj ne redukti sin al politika instrumento de Usono kaj Okcidento.

Negoco estas negoco. Por entreprenoj, ne uzi kotonon de Xinjiang ja estas malbona ideo. Nun, la produktkvanto de la xinjiang-a kotono prenas ĉ. 20% de la tutmonda, kaj la xinjiang-a kotono jam estas neanstataŭigebla en la monda provizoĉeno. Ekde januaro, kiam Usono proklamis malpermesi uzadon de la kotono kaj ĝiaj produktaĵoj el Xinjiang, diversaj internaciaj entreprenoj jam sentis ne malgrandan premon pro la rompiĝo de la provizoĉeno. Tio alportis nur unu sekvon: la komerca kosto de tiuj entreprenoj multe pliiĝis. Lastatempe la ĵurnalo New York Times raportis, ke, por ricevi kotonon, koncernaj entreprenoj preskaŭ nepre aĉetos la kotonon de Xinjiang.

Fakte, la kotono de Xinjiang ne havas problemon de vendo, ĉar ĝia kvalito estas unuaklasa, eĉ en la mondo. Bonkvalitaj kotono kaj ĝiaj produktaĵoj nature havas vastan merkaton. Bojkoti la kotonon de Xinjiang povos kaŭzi fluktuadon de la prezoj, sed samtempe tio damaĝos nur la interesojn de tiuj firmoj mem.

Des pli grave: se alilandaj entreprenoj farus bojkotadon kontraŭ la kotono de Xinjiang nur surbaze de mensogoj, la reputacio de iliaj fabrikmarkoj estos detruita, kaj la bonsento de ĉinaj konsumantoj pri tiuj firmoj neniĝos. Tiu ĉi vundo, por koncernaj firmoj, estas profunda kaj longedaŭra.

La ĉina merkato ĉiam estas malfermita. Ĉino bonvenigas ĉiujn eksterlandajn entreprenojn kaj kreas bonan medion por ilia investo kaj komerco en Ĉinio. Sed Ĉinio ne akceptas tiajn firmojn, kiuj unuflanke profitigas sin en Ĉinio kaj, aliflanke, makulas ĝin.

Dividu