Ĉinio kaj EU devas firme teni la ĝeneralan direkton kaj ĉefan ideon de la duflankaj rilatoj

Xiong Publikigita: 2021-04-09 11:02:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, invitite, en telefono konversaciis kun la germana ĉefministro Angela Merkel. Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) frontas kaj al novaj evoluŝancoj kaj al diversaj defioj, sed en tio plej grave estas firme teni la ĝeneralan direkton kaj ĉefan ideon de la duflankaj rilatoj, respekti unu la alian kaj forpeli ĉian ajn interferon. Merkel rimarkigis, ke EU kaj Ĉinio devas intensigi dialogon kaj kunlaboron, kio ne nur konformas al la interesoj de la du partioj, sed ankaŭ utilas al la mondo.

En la lasta tagdeko EU, surbaze de mensogoj kaj falsaj informoj, komencis praktiki sankciojn kontraŭ ĉinaj personoj kaj establoj koncernaj al Xinjiang. Kaj poste Ĉinio faris antisankciojn kontraŭ koncernaj personoj kaj establoj de EU. Tio estigis konfuzojn al la rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Sed el la ĝenerala tendenco la ĉefa ideo de la duflanka kunlaboro ankoraŭ ne ŝanĝiĝis.

Kvankam inter Ĉinio kaj EU ekzistas diferenco rilate ideologion, historion, kulturon kaj aliajn, tamen en pli da multaj kampoj estas vastaj komunaj interesoj por la du partioj. Ĉinio senŝancele subtenas la unuiĝon, memstariĝon kaj memdecidon de Eŭropo, kaj Ĉinio kaj EU kune protektas la internacian plurflankismon kaj la internacian sistemon kun UN kiel centro, kaj la du partioj komune pledas por aktive respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj akceli kunlaboron de ekonomio kaj komerco.

En la telefona interparolado kun Merkel, prezidanto Xi Jinping substrekis, ke la disvolvado de Ĉinio estas bonŝanco por EU, kaj esperis, ke EU sendepende faru ĵustan juĝon kaj vere atingu strategian memstariĝon. Merkel diris ankaŭ, ke EU sin tenas en mamdecido pri diplomatiaj aferoj.

Dividu