La Suda Ĉina Maro ne estas areno de Usono por ties hegemonio

Xiong Publikigita: 2021-04-09 23:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de aprilo la usona mararmea aviadilŝipo Roosevelt kun batala grupo finis sian kombinitan ekzercadon en la Suda Ĉina Maro. Tio estis la tria fojo, ke la aviadilŝipo eniris en la maron en tiu ĉi jaro. Tio refoje pruvis, ke Usono jam fariĝis la plej minaco al la paco de la Suda Ĉina Maro.

Laŭ statistiko, en 2020 usonaj militŝipoj trapasis la maron pli ol dek fojojn. En nur tri monatoj, post kiam la registaro de Biden, usonaj aviadilŝipo kun batala grupo jam trifoje entrudiĝis en la Sudan Ĉinan Maron. Ne nur tiel, Usono eĉ kolektis siajn aliancanojn, intencante fari premon al Ĉinio kaj energie disvolvi la tiel nomatan strategion de la Hindia Oceano kaj Pacifiko.

El tio oni povas vidi, ke gvidate kaj instigate de Usono, eksterregionaj landoj paradas siajn militajn fortojn, provokas eventojn, kaj kreas streĉon, kaj tio estas esenca kaŭzo de la militigo de la maro. Sed la usona intenco ne povos sukcesi, ĉar la malordigo de la Suda Ĉina Maro fare de Usono ne konformas al la deziro de la regionaj landoj protekti la pacon kaj disvolvadon en tiu ĉi regiono.

La Suda Ĉina Maro ne estas areno de Usono por ties hegemonio. La malordigo fare de Usono ne detruos la decidemon kaj penadon de la regionaj landoj antaŭenigi la pacon kaj disvolvadon, nek malhelpos al la Suda Ĉina Maro iĝi maro paca, amikeca kaj kunlabora. La historio finfine pruvos, kiu estas nur hastanta trapasanto, kaj kiu estas ja vera mastro.

Dividu