EU ne devas perdi sian racion same kiel Usono

Selena Publikigita: 2021-05-06 09:25:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fabio Massimo Parenti, vicprofesoro pri internaciaj rilatoj en la itala Instituto Medici, diris lastatempe en sia artikolo, ke Usono ne konsciis la krizon, kiun ni renkontas, nek starigis novan bazon por disvolvi pli vastan internacian kunlaboron. Male ĝi rigardas Rusion kaj Ĉinion kiel malamikojn, imputante respondecon nur al aliaj partioj.

En Anchorage kaj Bruselo, Usono reasertis, ke troviĝas agoj kontraŭ la homaj rajtoj en iuj landoj, kaj ili estas ĝiaj plej grandaj strategiaj rivaloj. Tiel Usono havas “racian” kialon por preni sankciojn kontraŭ lokaj aŭtoritatoj kaj oficialuloj de Xinjiang. Spite al tio, ĉu troviĝas sufiĉaj pruvoj por tiuj akuzoj aŭ ne, iuj neregistaraj organizoj subtenataj de la usona Kongreso faris falsan raporton pri Xinjiang laŭ necertaj informoj kaj arbitraj juĝoj. Estas pli tragike, ke la EU fariĝis sekvanto de Usono. Parenti opinias, ke tio estas neracia agmaniero por la EU kaj ne konformas al ĝiaj ekonomiaj profitoj.

Usono kritikis situacion de la homaj rajtoj en Ĉinio por malhelpi disvolvadon de Ĉinio kaj malebligi ĝian influon sur la internacia komunumo. Kiel oni scias, Xinjiang havas geografian avantaĝon pro sia situo kun 8 najbaraj landoj dum efektivigo de la iniciato Zono kaj Vojo. Ni ĉiuj scias, ke pri la Zono kaj Vojo, kiel grandan premon Usono donis al la Eŭropo, precipe al Italio. Nun Usono eĉ rekte intervenis en internajn aferojn de Ĉinio. Estas menciinde, ke en la lastaj du jaroj, la Homrajta Konsilio de la UN ĉiam rifuzis peton de iuj landoj pri apliko de sankcioj kontraŭ Ĉinio, kaj la decido de la konsilio estas apogita de plejpartaj landoj, inkluzive de pluraj islamaj landoj. Tiuj islamaj landoj subtenas politikojn de Ĉinio pri disvolvado de Xinjiang.

Malgraŭ komplika geopolitika konsidero kaj ekonomiaj faktoroj, eĉ infanoj povas vidi la nenormalecon de Usono en ĝia kontakto kun la EU. Ŝajnas, ke Usono volas provoki novan malvarman militon. Fronte al la disvastiĝanta kronvirusa epidemio, ni neniel devas dividi landojn per imperiisma ideologio aŭ akcepti diplomatian agadon, kiu celas forĵeti kunlaboron, nek devas rezigni nian komunan klopodon por traktado de la tutmonda socia kaj ekonomia krizo. Ni povas facile antaŭvidi, ke Usono kaj la EU estos pli izolaj. La EU ne devas perdi sian racion same kiel Usono.

Dividu