Malĉifro de Cent-jara Partio (1): Kun popolo kiel centro

Mirinda Publikigita: 2021-05-18 15:00:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


La 5an de majo, socialogo Cary Wu de kanada York-Universitato publikigis artikolon en la ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto, dirante, ke serio da enketoj montris, ke la fruktoj akiritaj de la ĉina registaro en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio fortigis ĝian laŭleĝecon. 98% de la enketitoj fidis la ĉinan registaron. Julie de 2020 la Ash-Centro pri Demokratia Regado kaj Novigado en la Lernejo Kennedy de Harvardo publikigis raporton sub la titolo "Kompreni Resaltemon de la Komunista Partio de Ĉinio: Esplori Ĉinan Publikan Opinion tra Tempo". La enketo, kiu daŭris 13 jarojn kaj intervjuis pli ol 30 000 homojn, montris, ke ekde 2003, amplekse altiĝis kontenteco de la ĉina popolo pri la registaro ĝis 93%. Tiuj enketoj rivelis la kodon de la longtempa regado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la subteno de la popolo: meti la popolon en la centron.


Antaŭ 2000 jaroj ĉina konata pensisto Xunzi priskribis la popolon kiel akvon kaj la reganton kiel ŝipon. Li opiniis, ke la akvo povas kaj porti kaj dronigi ŝipon. Hodiaŭ la reganta partio de Ĉinio heredis kaj disvolvis la antikvan penson kaj ĉiam metas la interesojn de la popolo sur la unuan lokon.

Profesoro de Cambridge Universitato Hans van de Ven diris, ke la KPĈ havas ege bonan programon, volas alporti bonon al la popolo, helpis Ĉinion stariĝi de malriĉeco kaj humiliĝo. Julio Rios, estro de la hispana observa centro pri ĉinaj politikoj diris, ke Ĉinio eltenis seriozajn provojn, ĉar ĝi estas plena de fido al si mem kaj neniam forgesas sian originan aspiron strebi por la bonfarto de la popolo.

En la pasintaj 40 jaroj, 850 milionoj da ĉinoj sin liberigis el malriĉeco. Post 8-jara penigo, 98,99 milionoj da malriĉuloj sub la nuna normo tute sin liberigis el malriĉeco, kio plenumis la lastan plej malfacilan mision de elimino de absoluta malriĉeco. Pri tio, serba specialisto pri internaciaj demandoj Ivona Ladjevac opinias, ke Ĉinio plenumis la mision de elimino de absoluta malriĉeco, multe akcelis progreson de la homrajta afero. Tio enkorpigis regadan koncepton de la registaro, kiu fokusiĝas al la popolo.

Nun Ĉinio jam eniris en la epokon de altrapida fervojo, tamen en Guangyuan de Sichuan-provinco, sukcidenta landparto, ankoraŭ funkcias malnovaj trajnoj kun la unu-juana bileto. Ĉar tio faciligas la kamparanojn en malproksima montregiono por aĉetado, lernado kaj vizito. La lokanoj nomas ĝin “popolfavora trajno”. Tio ĝuste reflektas la koncepton de la reganta partio de Ĉinio kun popolo kiel la centro. Pri la rilatoj inter la reganta partio kaj la popolo, ĉina prezidanto Xi Jinping klare diris: “Se ni forgesas la popolon aŭ sin apartigas de la popolo, ni estas akvo sen fonto aŭ arbo sen radiko kaj povas fari nenion.”

Dividu