Xinjiang prosperas kaj evoluas sur vojo de paco kaj stabileco

Selena Publikigita: 2021-05-21 09:14:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ashraf Mahmoud Massoud, eksa estro de la franca redakcio de Epipta Internacia Televido, lastatempe diris en sia artikolo, ke en la lastaj tagoj, iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj atakis ĉinajn politikojn pri Xinjiang.

Fakte la plejparto de la okcidentaj politikistoj kaj personoj fabrikintaj famojn pri Xinjiang neniam vizitis la lokon, tamen ilia priskribo ŝajnas esti tiel vivanta. Ĉu tio estas fakto aŭ famo? Massoud opinias, ke raportistoj devas iri el la oficejo kaj aŭskulti opiniojn de homoj, kiuj persone vizitis kaj havis veran sperton pri Xinjiang.

El la vidangulo de tiuj vizitintoj Xinjiang probable havas fenomenon tute malsaman ol la raportita de okcidentaj amaskomunikiloj. Troviĝas du versioj pri Xinjiang, kiuj estas komplete diferencaj: paroli surbaze de senfondaj onidiroj kaj nevizito al la loko, kaj agi surbaze de informoj el personaj spertoj.

Ali Al-Hefni, egipta eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, ambasadoro en Ĉinio de 2001 ĝis 2005, kelkfoje vizitis Xinjiang, ĉiufoje en almenaŭ tri tagoj. Hefni, kiel peranto, helpis al egiptaj entreprenoj kaj institucioj serĉi oportunon en Xinjiang. Li opinias, ke Xinjiang estas pordo de Ĉinio al la okcidento. Cetere Xinjiang havas pli evidentan geopolitikan avantaĝon en la nova ekonomia zono de Silka Vojo pro la iniciato de Zono kaj Vojo.

Parolante pri atako de okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ politikoj de Ĉinio pri Xinjiang, Hefni diris, ke tiuj artifikoj ripete aperos dum longa tempo. Se ili ne atakos Xinjiang, do Honkongo, Tibeto aŭ Tajvano estos iliaj celoj. Informoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj pri Xinjiang ne estas konvinkaj, ili intencas kaŭzi tumulton ĉeloke, estigi miskomprenon de la internacia komunumo pri Ĉinio kaj interferi unuiĝon de Ĉinio.

Tarek Al-Senouti estas vicestro de la ĵurnalo Piramido, kiu havas la plej longan historion kaj plej grandan vendkvanton en Egiptio. Senouti trifoje vizitis Xinjiang. Laŭ li, priskribo de okcidentaj amaskomunikiloj estas plena de truoj, kaj precipe tio, ke iliaj argumentoj pri turmento al ujguroj, estas absurda. Malsamaj etnoj vivantaj en Xinjiang ĉiuj havas bonajn rilatojn. Senouti diris, ke ĉiuj etnoj en Xinjiang ĝuas egalan traktadon, kaj diversaj religioj estas respektataj. En Xinjiang, moskeoj, preĝejoj kaj temploj harmonie kunekzistas. Okcidentaj amaskomunikiloj ofte akuzis, ke kun politikaj intencoj Ĉinio turmentis ujgurojn, sed fakte estas la okcidento, kiu malgraŭ faktoj, senbride atakis politikojn de Ĉinio pri Xinjiang pro politika kialo. Senouti diris, ke li trifoje vizitis Xinjiang kun delegacioj konsistantaj el reprezentantoj el pli ol 30 landoj, kaj ili neniam vidis tiel nomatan turmenton.

Eksa egipta ambasadoro en Ĉinio Hefni kaj vicestro de la ĵurnalo Piramido Senouti estas fidindaj atestantoj. Ilia sperto estas direktita al konkludo: en Xinjiang la vivo estas kvieta kaj harmonia, diversaj kulturoj interrilatas kaj kunfandiĝas, kaj libereco de religia kredo estas plene garantiata. La plej bona maniero por koni Xinjiang estas viziti la lokon, sed ne kredi onidirojn.

Dividu