Malĉifrado de Cent-jara Partio (3): Serĉado de Noviga Vojo Konforma al Naciaj Kondiĉoj

Yu Publikigita: 2021-05-31 14:51:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La robot-industria bazo Songshanhu en la urbo Dongguan de la ĉina suda provinco Guangdong estas noviga esplor-disvolva industria grupo okupiĝanta pri fabrikado de altklasaj inteligentaj ekipaĵoj. De post sia establo en 2014, la bazo altiris kaj kultivis grandan nombron da novigaj teknologiaj entreprenoj, starigis kompletan robot-industrian ekosistemon, kaj fariĝis unu el la naciaj demonstraj bazoj de entreprenada inkubatorado. Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de aŭtoritata departemento de Guangdong, la regiona novigkapablo de Guangdong enviciĝis inter tutmondaj novigaj regionoj en 2020. Tio estas enkorpigo de la noviga spirito, kiun la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam rekomendas.

Kiel cent-jara partio, la Komunista Partio de Ĉinio konservis sian vivecon de regado dum longa tempo. La fundamenta kialo kuŝas en tio, ke ĝi havas spiriton sin novigi kaj progresi kun la tempoj. La rusa novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke la grava kialo, ke la Komunista Partio de Ĉinio, kiel la subjekto de reformo, povas senĉese disvolviĝi kaj fortiĝi kaj konduki Ĉinion akiris grandajn atingojn en ekonomia konstruado, estas, ke la partio konstante ĝisdatigis sian teorian bazon dum persisto en marksismo, por ke ĝi adaptiĝu al la disvolvaj bezonoj de nuntempa Ĉinio. "La teoria novigo de la Komunista Partio de Ĉinio estas la sekreto de la grandaj disvolvaj atingoj de Ĉinio," komentis Eleonora Pivovarova, fakulo de la Malproksim-Orienta Esplora Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj.

Ĉinio estas granda lando kun 1 400 milionoj da logantoj, kaj estas neniu ekzemplo lerninda por Ĉinio. Kiel prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Rusio Gennady Zyuganov diris, en multaj kazoj, la Komunista Partio de Ĉinio devas antaŭeniri palpante en la mallumo sen pretaj respondoj, kaj senĉese esplori la novigan vojon konforman al la naciaj kondiĉoj de Ĉinio. Aleksandr Mokretsky, altranga esploristo de la Centro pri Esploro kaj Prognozo de Rusa-Ĉinaj Rilatoj en la Malproksim-Orienta Esplora Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando fariĝis pli aktiva kaj memfida sur la internacia scenejo. Ĝi prezentis serion da novaj ideoj pri tutmonda regado, inkluzive de la iniciato Zono kaj Vojo, novtipaj internaciaj rilatoj, komunumo de la homaro kun komuna estonteco kaj nova koncepto pri sekureco.

Fronte al la defioj de la nova scienca kaj teknologia revolucio, la reganta partio de Ĉinio konsciis, ke nur kontinua novigo povas antaŭenigi sciencan kaj teknologian progreson kaj ekonomian kreskon. Ĉinio rapide kreskas de la lernanto de mondaj novigaj atingoj al la gvidanto. Laŭ la raporto 2020 de la Monda Organizo de Intelekta Proprieto, la nombro de patent-petoj en Ĉinio en 2019 atingis 1,4 milionojn, okupante la unuan lokon de la mondo. La loko de Ĉinio en la Monda Rangvico de Noviga Indico saltis de la 29a en 2015 ĝis la 14a en 2020. Ĉinio estas la sola en mezenspezaj ekonomioj, kiu enviciĝis inter la antaŭaj 30 lokoj. La ĉina Ministerio pri Scienco kaj Teknologio diris en februaro de tiu ĉi jaro, ke la totala investo de la lando en esplorado kaj disvolvado devus atingi ĉirkaŭ 2,4 miliardojn da juanoj en 2020. La retejo de Reĝa Instituto Elcano, la hispana aŭtoritata pensfabriko, komentis, ke kompare kun aliaj landoj, la decido kaj ambicio de Ĉinio pri novigado estas surpriza, kaj Ĉinio akiris rimarkindajn novigajn atingojn en rekorda tempo.

Dividu