Malĉifrado de Cent-jara Partio (4): Maksimuma serĉado de socia konsento

Yu Publikigita: 2021-06-07 14:26:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Doktoro Zhang Xingying estas specialisto pri atmosfera kemio kaj preskaŭ ĉiutage li iras al la tera stacio de veteorologiaj satelitoj por informiĝi pri koncentriteco de karbona dioksido per forcejgasaj monitoroj. De post kiam D-ro Zhang fariĝis membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en 2018, liaj esploroj kaj proponoj prezentitaj de li kiel membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ĉiam fokusiĝis al redukto de poluado kaj malaltigo de koncentriteco de karbona dioksido. Liaj proponoj fariĝis grava referenco de la registaro por ellaboro de politikoj pri redukto de emisiado. Kiel Zhang, pli ol 2 000 membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj pli granda nombro da membroj de lokaj komitatoj de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco sur ĉiuj niveloj faris sugestojn por la registara politikfaro en siaj profesiaj kampoj.

La politika konsultiĝa konferenco estas grava politika institucia aranĝo en la ŝtata regado de Ĉinio. La usona novaĵ-agentejo Associated Press menciis en sia raporto, ke kiel politika konsultiĝa instanco, la graveco de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco fariĝis ĉiam pli elstara en la lastaj jaroj. Per ĉi tiu platformo, membroj de diversnivelaj komitatoj de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco prezentis temojn varme diskutatajn de la publiko kaj proponis sugestojn kaj metodojn. Mark Warren, kanada akademiulo, rimarkis, ke "Ĉinio aktive instigas al disvolvado de konsiliĝa demokratio". Li nomis tian praktikon "demokratio pelata de regado".

Grava principo de la Komunista Partio de Ĉinio pri regado de la lando estas kunigi ĉiujn fortojn, kiuj povas esti kunigitaj, kaj maksimume serĉi socian konsenton surbaze de respekto al kaj inkluzivo de diferencoj. En novembro 2012, la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio proponis "plibonigi la sistemon de socialisma konsiliĝa demokratio", kio estas la unua fojo, ke "konsiliĝa demokratio" estis enskribita en la plej altnivelan dokumenton de la Komunista Partio de Ĉinio.

Dividu