Fakto estas vero: Nove publikigitaj donitaĵoj pri loĝantaro en Xinjiang

Yu Publikigita: 2021-06-16 16:50:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono lunde publikigis donitaĵojn de la sepa tutlanda censo. Laŭ la donitaĵoj, ĝis nul-horo de la 1a de decembro 2020, en la aŭtonoma regiono estis 25 852 345 loĝantoj, pli multe je 4 milionoj ol antaŭ 10 jaroj, kaj ankaŭ la nombro de la konstantaj loĝantoj kreskis je 18,5%.

Responde al demandoj de raportistoj, la koncerna respondeculo de la Statistiko Buroo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono diris en gazetara konferenco, ke en la pasintaj 10 jaroj, la tuta loĝantaro de Xinjiang daŭre kreskis, la kvalito de la loĝantaro konstante pliboniĝis, la edukiteco de loĝantoj evidente plialtiĝis, la tendenco de loĝantara fluado fariĝis pli evidenta, kaj la nivelo de urbanizado daŭre plialtiĝis. La averaĝa eduka daŭro de loĝantoj en aĝo de 15 jaroj kaj pli aĝaj en Xinjiang longiĝis de 9,27 jaroj en 2010 ĝis 10,11 jaroj en 2020, je 0,2 jaro pli ol la tutlanda averaĝo en 2020. La nombro de homoj edukitaj en universitatoj en ĉiu grupo de 100 000 homoj pliiĝis de 10 635 ĝis 16 536, je 1 069 pli ol la nacia averaĝo. Antaŭ tiuj donitaĵoj, la monsogoj de okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj pri “genocido” kaj “stagnado de la ujgura loĝantaro en Xinjiang” frakasiĝis per si mem.

La loĝantaro en Xinjiang rapide kreskis pro la granda naskokvanto de etnaj minoritatoj kaj ankaŭ pro la enfluo de homoj el aliaj provincoj. La transprovinca enfluo de homoj montras, ke socia stabileco en Xinjiang alportis grandajn dividendojn de disvolviĝo en la lastaj jaroj, altirante homojn el aliaj provincoj serĉi ŝancojn aŭ komenci entreprenadon en Xinjiang.

Prudentaj homoj en la internacia komunumo delonge havas ĝeneralajn opiniojn pri la disvastigo de falsaj informoj koncernaj al la demando de Xinjiang fare de iuj okcidentaj institucioj kaj politikistoj. Franca verkisto Maxime Vivas malkovris okcidentajn mensogojn per sia propra sperto en Xinjiang. Ankaŭ kelkaj okcidentaj ĵurnaloj, inkluzive de World Weekly sinsekve publikigis raportojn kaj raciajn artikolojn pri Xinjiang. Ili montris, ke la tiel nomata “genocido” estas bazita sur antaŭjuĝo kaj malamikeco kontraŭ Ĉinio.

Dividu