Kion ŜKO, post 20 jaroj, alportis al la mondo

Publikigita: 2021-06-16 19:59:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15a de junio de ĉi jaro estas la 20a datreveno de stariĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO). Komence ĝi konsistis el 6 landoj kiel membroj, nun ĝi ampleksas 8 membrojn, 4 observantojn kaj 6 dialogajn partnerojn. ŜKO ne nur bone protektas la regionan pacon kaj akcelas la regionan disvolvadon, sed ankaŭ defendas plurflankismon. Ĝi stariĝas kiel demokratia ekzemplo en la internaciaj rilatoj.

En la internaciaj politikaj rondoj estas tia formulo: la kontinento de Eŭropo kaj Azio ludas decidigan rolon en la formado de la geopolitika strukturo tutmonda. ŜKO kovras tri kvinonojn de la areo de Eŭropo kaj Azio, kaj ĝia loĝantaro prenas preskaŭ donon de tiu de la tuta mondo. Rezulte de tio ĝi nature estas unu el la gravaj fortoj en internaciaj aferoj. Dum la 20 jaroj ŜKO prosperis kaj progresis, kio ŝuldiĝas al la “spirito de Ŝanhajo”, kiu stariĝis jam en la komenco de ŜKO.

Tio estas progresema ideo, en kio aperis tutnove kunlabora modelo por landoj kun diferencaj sociaj sistemoj kaj evoluaj vojoj. Ĝuste kiel diris Vladimir Norov, la ĝenerala sekretario de ŜKO, ke post la 20 jaroj la “spirito de Ŝanhajo” jam estas atestita, ke ĝi havas vivecon kaj allogecon internaciskale.

Estas pli menciinde, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo ĉiam subtenas kaj praktikas plurflankismon kaj starigis al si la ekzemplon de novtipaj internaciaj rilatoj, kiu postulas reciprokan respekton, justecon kaj senpartiecon, kunlaboron kaj kungajnon.

Nuntempe la mondo ankoraŭ estas malproksima de paco, ĉar iuj okcidentaj landoj intencis lanĉi “novan malvarman militon”kaj fari el si klikon, kreante ideologian antagonismon. Sur tia fono la retrorigardo pri la evoluado de ŜKO dum la 20 jaroj havas gravan kaj realan signifon. Tio rimarkigas nin, ke por la bono de la tuta homaro oni devas stari kun plurflankismo, justeco kaj direkto en kiu la historio iras antaŭen.

Dividu