Ĉina spacohejmo nova faros bonon al la tuta homaro

Publikigita: 2021-06-18 18:31:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je ĉirkaŭ la 9a en la 17a de junio la spacoŝipo Shenzhou-12, kunportanta tri kosmonaŭtojn, estis sukcese sendita en la spacon, kaj la ĉefa kajuto Tianhe de la ĉina spacostacio unuafoje bonvenigis siajn gastojn. Tio estas la unua tasko de flugado dum la periodo kiam la ĉina spacostacio restas en la surorbita konstruado.

Granda afero de Ĉinio! Al ĝi turniĝis la tuta mondo. Post kiam la homporta spacoŝipo Shenzhou-12 sukcesis en sia lanĉiĝo, multlandaj amaskomunikiloj faris raportojn kaj komentojn, opiniante ke tio estas “historia tasko”, “per kiu Ĉinio refoje atestis siajn memfidon kaj kapablon, ĉiam pli kreskantajn en la kampo de la spaco”. Ne malmultaj retanoj eksterlandaj adresis siajn gratulojn kun taksado: “Superbege!” “Tiu lando faris grandegan paŝon en la esplorado de la spaco”...

Tiu fluga tasko de Ĉinio estas signife fenomena. Ĝi estas esenca konsistiga parto de la ĉina spacostacia konstruado. Jonathan McDowell, astronomio de la usona Astrofizika Centro Harvard-Smithsonian, diris, ke la celo de la ĉinaj kosmonaŭtoj estas “konstrui kaj prepari la novan spacohejmon en uzatecon.” Tiu komparo estas trafa, ĉar la celo de tiu ĉi flugado ampleksas jenajn: longa restado sur la orbito, garantio de vivekzistado, provizado de varoj en la spaco, agado kaj manipalado ekster kajuto kaj similaj.

Laŭ la plano Ĉinio plenumis en la jaro 2022 la spacostacian konstruadon sur la orbito. Poste la spacostacio estos funkcianta en aplikado kaj evoluado. Pro tio tiu ĉi flugado de la spacoŝipo Shenzhou-12 estos enskribita en la spaciala historio de Ĉinio kaj la mondo.

Ĉinio konstruos sian spacostacion en spacan laboratorion kiu faros bonon al la homaro. En la proksima estonteco oni vidos, ke ĉinaj kaj fremdlandaj kosmonaŭtoj kune partoprenas en flugado al la ĉina spacostacio. Kion la ĉina spacohejmo nova alportos al la mondo? Fakto estas la plej bona respondo.

Dividu