Socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj konformas al ĉinaj kondiĉoj

Selena Publikigita: 2021-06-30 17:59:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Jen estas parolo de Anto Domazet, profesoro de ekonomia instituto de Sarajeva Universitato en forumo titolita “1921-2021, kiel la KPĈ ŝanĝas Ĉinion”.

Li diris, ke evoluantaj landoj unue devas venki kaptilon de malriĉeco, poste alfrontas kaptilon de meznivela enspezo, same kiel spertis iuj landoj de Latinameriko kaj Afriko, kaj fine triumfe enpaŝas en la vicon de landoj kun altaj enspezoj. Inter 39 landoj meze salajrataj, nur 19 landoj sukcese transpaŝis la sojlon.

En la pasintaj kvardek jaroj post praktiko de reformado kaj malfermo, Ĉinio, kies ekonomia kreskomodelo ŝanĝiĝis, irante de dependeco al ekstera ekonomio en sendependan novigon, atingis grandajn progresojn.

Ni scias, ke troviĝas malsamaj evoluvojoj por diversaj landoj. Socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj estas valora, kiu konformas al ĉinaj kondiĉoj. Ĉinio opinias, ke malriĉeco ne nur aludas malaltan enspezon, sed ankaŭ kaŭzas problemojn de medio kaj sano. Tial blanka libro de la ĉina registaro metas eliminon de malriĉeco en kategorion de kontinuigebla disvolviĝo. Laŭ Anto Domazet, restas granda latenta forto por kreskigo de la ĉina ekonomio, kaj estas spaco por altigo de pokapa Malneta Enlanda Produkto. Pri ekonomia strukturo, sperto de Ĉinio rilate al transformiĝo de agrikultura lando al industria lando estas lerninda por aliaj landoj.

Laŭ li, la ĉina sperto estas elekti formon konforman al naciaj kondiĉoj kaj plibonigi ĝin laŭ efektivaj statoj.

Ljiljana Stević, estro de Konfucea Instituto de la universitato Banja Luka de Bosnio-Hercegovino, interpretis la eksterlandajn rilatojn de Ĉinio laŭ teorio de struktura realismo en la forumo “1921-2021, kiel la KPĈ ŝanĝas Ĉinion”. Ŝi diris, ke laŭ la teorio, strukturo de internaciaj rilatoj estas decidita de divido de internacia politika povo. Kia diferenco ekzistas inter la ĉina valorkoncepto kaj okcidenta valorkoncepto? Laŭ ŝi, Ĉinio strebas al reciprokprofito kaj kungajno anstataŭ al unuflanka gvidrolo.

En 1919 eksplodis “Maj-Kvara Movado”, tiam ĉinaj studentoj estis malkontentaj pri rezulto de Pariza Konferenco por Paco. Ĉinio estis venkanto en la Unua Mond-Milito, sed okazis cedo de teritorio al Japanio. Tia humiligo donis profundan influon al ĉinaj diplomatiaj politikoj. Laŭ "du centjaraj celoj" de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝis 2049 Ĉinio fariĝos socialisma potenca lando. Tial ili havas fidon akiri respekton de la internacia socio. Fine ŝi akcentis lerni ĉinajn lingvon, kulturon kaj religion antaŭ esploro de la ĉina diplomatio, alie ne eblas kompreni nunajn ĉinajn politikojn sen tiaj scioj.

Dividu