Granda paŝo de feŭda servuta reĝimo al socialismo

Selena Publikigita: 2021-08-27 11:00:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Elias Jabbour, brazila fama klerulo pri marksismo kaj vicprofesoro pri ekonomiko en Ŝtata Universitato de Rio de Ĵaneiro, lastatempe diris en sia artikolo, ke ĉijare estas 70-jariĝo de paca liberiĝo de Tibeto, kiu abolis la feŭdan servutan reĝimon kun teokratio. Li aldonis, ke la paca liberiĝo ne nur malfermis novan vojon de Tibeto en la socialisma konstruado kaj kreis fundamentan kondiĉon por ĝia eniro en la disvolvan strategion de la ŝtato, sed ankaŭ frakasis la komploton de imperiismo interveni en internajn aferojn de Tibeto.

Nun ni nepre devas respondi al serioj da demandoj, inkluzive de interveno de imperiismo en internajn aferojn de Tibeto. La tiel nomata zorgo pri Tibeto havas neniun rilaton kun defendo de demokratio kaj homaj rajtoj. Tial ni devas analizi kaj fari juĝon el strategia rigardo, kial imperiismo metis siajn manojn sur tibetajn aferojn kaj kiajn interesojn ili celas akiri.

De pli ol 700 jaroj, Tibeto estas neapartigebla parto de la ĉina teritorio. Ĝuste pro ĝia grava strategia pozicio, de la 7a ĝis la 20a jarcento, mongoloj, hindoj kaj britoj avidis kaj provis regi la regionon. De la fino de la Dua Mondmilito ĝis fondiĝo de nova Ĉinio en 1949, Usono finance subtenis tibetajn separismajn fortojn. Fronte al la krizo, la ĉina popola registaro ĵus establita senhezite faris decidon, t.e. pace liberigi Tibeton.

En 1951, Tibeto estis pace liberigita. Danke al demokratia reformado, kiu funkciis en 1959, milionoj da servutuloj posedis propran teron, virinoj estis liberigitaj kaj la feŭda servuta reĝimo kun teokratio estis ĝisfunde abolita. De 1956 ĝis 1959, armitaj grupoj de separismaj fortoj trejnitaj de usona Centra Informa Agentejo kelkfoje atakis ĉinan liberigan armeon kaj konstruaĵojn de lokaj registaroj. Kiam iliaj provoj pri restarigo de religia regado malsukcesis, 14a Dalai-lamao fuĝis al Hindio. En 1965, Tibeta Aŭtonoma Regiono okazigis la unuan sesion de la Popola Kongreso, kiu markis, ke liberigitaj servutuloj partoprenis en ŝtata regado. Sume 301 deputitoj partoprenis en la sesio, kaj inter ili estis 226 tibetaj deputitoj, kiuj okupis plejparton. Servutuloj kaj sklavoj unuafoje estis mastroj de siaj propraj aferoj.

De tiam, Tibeto eniris en altrapidan vojon de ekonomia kaj socia disvolviĝo. Jen ni citis kelkajn impresajn donitaĵojn: en 1959, la malneta produktovaloro de Tibeto estis nur 174 milionoj da juanoj, kaj tiu en 2020 superis 190 miliardojn da juanoj. En 2020, la ekonomio de Tibeto kreskis je 7,8%, kiu montris, ke la popola vivnivelo evidente pliboniĝis. Cetere antaŭ la paca liberiĝo, proporcio de analfabeteco de tieaj junuloj atingis 95%, en 2015 la nombro descendis ĝis 0,52%. Estas interese, ke pro Qinghai-Tibeta altrapida fervojo kaj tieaj oportunaj ŝoseoj, ankaŭ la ekonomia strukturo ŝanĝiĝis. En 1959, agrikulturo okupis 70% de tibeta ekonomia produktovaloro, kaj en 2020 la cifero malaltiĝis ĝis 7%.

Pokapa dezirata vivdaŭro de tibetaj loĝantoj estas plilongigita de 35,5 jaroj en 1951 ĝis 71,1 jaroj en 2019.

Kompleta ekonomia kaj socia progreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono estas tre longa vojo, kaj ĝia paca liberiĝo estas plej ŝlosila paŝo dum la historia procezo. La mondo devas kompreni, ke distrumpeto de “sendependiĝo de Tibeto” signifas obstine persisti en religia aŭtoritato kaj servuta reĝimo, kaj ke fakte estas la sistemo de socialismo, kiu savis Ĉinion kaj alportis novan vivon al Tibeto.

Dividu