Novaj oportunoj kaj “ora ŝlosilo” el Ĉinio akcelos renormaliĝon de monda komerco

Ĝoja Publikigita: 2021-09-03 19:04:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ĉinio volas kune kun ĉiuj partioj persisti en malfermo kaj kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno kaj dividi oportunojn de servokomerca disvolvado por antaŭenigi renormaligon kaj kreskon de la monda ekonomio." Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon ĵaŭde vespere per videoligo en la Tutmonda Servokomerca Pintkunveno de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2021, kaj deklaris serion da novaj rimedoj akcelantaj servokomercon. Tio eligis la klaran signon de Ĉinio pri plivastigo de malfermo, ne nur donos novajn oportunojn al renormaliĝo de monda servokomerco, sed ankaŭ liveros "oran ŝlosilon" al solvo de malfacila demando de la monda ekonomio.

La rimedoj, deklaritaj de Ĉinio, rilatas al altigo de malferma nivelo, plivastigo de kunlabora spaco, fortigo de konstruado de reguloj pri servokomerco kaj daŭra subteno al novigemaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ekzemple, Ĉinio akcelos efektivigon de la listo de translandlima servokomerco, plifortigos subtenon al landoj laŭ la Zono kaj Vojo en disvolvado de servokomerco, subtenos Pekinon kaj aliajn lokojn en provoj de laŭliniigo de enlandaj reguloj kun tiuj en altnormaj internaciaj liberkomercaj interkonsentoj kaj starigos pekinan borson kaj konstruos ĉefan terenon de novigemaj servokomercaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ĉiuj rimedoj havas abundan oron.

Oni povas facile vidi, ke la ĉina akcelado de plivastigo de malfermo de servoj estas la ŝlosila movforto por ke reprosperiĝu de monda servokomerco kaj kresku la monda ekonomio.

Laŭ statistiko pli ol duono de la monda servokomerco estis cifereca kaj pli ol 12% de translandlima varokomerco estis plenumata per ciferecaj platformoj. Stephen Perry, prezidanto de 48-Grupa Klubo de Britio, diris, ke por alilandaj korporacioj okupiĝantaj pri servoj, la foiro pri servokomerco estos la plej bona okazo por kompreni estontan disvolvan direkton de servoj de Ĉinio kaj la mondo, kaj ankaŭ aldonos pli da movforto al diverslandaj entreprenoj kaj la monda ekonomio.

Estas atentinde, ke estas pli kaj pli granda la "amikaro" de la foiro. Kurantjare pli ol 10 000 entreprenoj el 153 landoj sin registris por reala aŭ virtuala ĉeesto. El tio oni povas vidi, ke protektismo kaj unuflankismo malplaĉas al homoj. Troviĝas la ununura "ora ŝlosilo" por solvi problemojn de monda ekonomio, internacia komerco kaj investo, nome ĉiam persisti en paco, disvolvado, kunlaborado kaj komuna gajnado.

Dividu