Usono ŝuldas klarigon al la mondaj popoloj

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-04 16:56:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona informa servo elpensis tra pli ol 90 tagoj tielnomatan raporton pri la serĉado de kronvirusa origino, sed ĝi ne donis eksplicitan konkludon. Usono tamen atribuis la kaŭzon al tio, ke Ĉinio “rifuzis dividi informojn”. Fakte, tiu nigra ĉapo estas pli taŭga por Usono mem; “imputi respondecon”al Ĉinio nur malkovras, ke Usono sentas sin psike malforta en la traktado de la pandemio.

De la komenco Usono, flankenlasinte sciencistojn, ordonis, ke informa servo faru serĉadon de kronvirusa origino, kun la celo igi la raporton esti politika instrumento kaj fari falsajn akuzojn kontraŭ Ĉinio. Eĉ se ĝi ne trovos atestojn, tiam “kaŝi informojn”ankaŭ povos esti unu el“la krimoj” por Ĉinio.

Mensogoj ne povas kovri la veron. En la unua tempo Ĉinio raportis la pandemion al la Monda Organizaĵo pri Sano, dividis la genovicon kun diversaj landoj, kaj faris internacian kunlaboron en la prevento kaj kontrolo de la pandemio. Respondeculoj de MOS ankaŭ multfoje refutis senbazajn riproĉojn, ke la datumoj liveritaj de Ĉinio ne estas travideblaj.

Ĉe la kronvirusa origino Ĉinio ĉiam insistis pri malfermo kaj travidebleco kaj aktive kunagis kun koncernaj partioj. Ĉinio jam dufoje invitis fakulojn de MOS fari esploradon en Ĉinio por serĉi la fonton de la viruso. Fine de marto la raporto farita de la komuna laborgrupo el ĉinaj kaj MOS-aj fakuloj jam donis aŭtoritatan rezulton: la viruso apenaŭ tralikiĝis el ĉina laboratorio.

Nuntempe la tutmondaj popoloj faris demandojn: Kiam Usono publikigos siajn donitaĵojn pri fruaj kazoj? Kiam Usono invitos MOS al si por fari esploradon pri kronvirusa origino? Kiam Usono malfermos la bazon Fort Detrick kaj la biologian laboratorion de la universitato North Carolina? Kiam Usono ĉesigos sian politikan manipuladon kaj revenos al scienca trako? Fronte al tiuj demandoj Usono ŝuldas klarigon al la tutmondaj popoloj. En tiuj aferoj, kiuj koncernas la vivon kaj sanon de la homaro, la mondo havas la rajton koni la veron. Do Usono devas doni respondojn al tiuj demandoj.

Dividu