La usoneca “duobla normo” malutilas kaj Usonon mem kaj aliajn

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-08 20:54:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Iom pli frue ol la 20a datreveno de la terora evento 9·11 la afgana milito lanĉita de Usono finiĝis per fiasko. Sed ĝuste en la fina momento de la hasta eltiriĝo de Usono filio de la ekstremisma organizo ISIS faris bombadon en la kabula flughaveno, Afganio, kaj tio kaŭzis morton de 13 usonaj soldatoj kaj aliaj civiluloj.

Kial la tiel nomata “kontraŭterurisma milito”, kiu trapasis 20 jarojn, forkonsumis pli ol 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj mortigis pli ol 20 milojn da usonaj soldatoj, fiaskis per senorda forkuro? La tuta mondo repensas pri tio.

Oktobre de 2001 Usono, sub la nomo de “bati terorismon”, militiris al Afganio. Tiam, la internacia komunumo kun la sama ideo kontraŭ terorismo ĝenerale simpatis kaj subtenis Usonon. En 2011 usona trupo pafmortigis Ben Laden, la gvidanton de la organizo “Al-Qaida”, tamen la situacio kontraŭ terorismo ne esence ŝanĝiĝis. Dum la lastaj 10 jaroj okcidentaj landoj sinsekve suferis de seriozaj teruraj atakoj, kaj teruraj agoj sfere de la mondo pli kaj pli furioziĝis.

Pro kio la usoneca politiko kontraŭ terorismo tra 20 jaroj malsukcesis? Ĝuste kiel iuj analizistoj indikis, ke unu el la plej ĉefaj kialoj lokas sin en tio, ke Usono konsideris nur siajn interesojn ĉe la kontraŭterorisma problemo, kaj samtempe ĝi uzis “duoblan normon” en la difino de terorismo kaj teruragoj. Tia batalo kontraŭ terorismo kontraŭe instigis terorismon.

Terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Usono, kiu travivis la eventon 9·11, do pli komprenas, ke pliigi interfidon, formi komunan ideon, ja estas ĝusta vojo por rezisti kontraŭ terorismo. Nuntempe, fronte al la serioza defio de terorismo kaj ekstremismo, Usono devas forlasi la “duoblan normon” en la kontraŭterorisma problemo, alie la ideo malutilas kaj Usonon mem kaj aliajn.

Dividu