BRICS-landoj helpe elirigas mondon el epidemia kotejo

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-10 17:16:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de septembro okazis la 13a renkontiĝo de gvidantoj de la BRICS-landoj en la formo de video. Gvidantoj de la kvin landoj, Barato, Ĉinio, Sud-Afriko, Brazilo kaj Rusio, ĉeestis la renkontiĝon. Ili faris profundan interŝanĝon ĉirkaŭ la ĉeftemo “15-jariĝo de BRICS-grupo: disvolvi kunlaboron en BRICS-grupo kaj akceli ĝian daŭrigon, firmigon kaj komunan ideon”, kaj en la kunveno akceptiĝis “Deklaracio de Nov-Delhio okaze de la 13a renkontiĝo de gvidantoj de la BRICS-landoj”

Plifortigi internacian kunlaboron kontraŭ la epidemio estas grava diskuttemo de tiu ĉi BRICS-kunveno. La kvinlandaj gvidantoj esprimis la oponon kontraŭ politikigo de virusfonta retrotrovado, la volon plifortigi kunlaboron en publika sano kaj vakcino kaj igi vakcinan distribuadon justa kaj alirebla. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping montris, ke Ĉinio faris pozitivan kontribuon en la justa distribuado de vakcino kaj en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio jam liveris pli ol miliardon da dozoj de vakcino al pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj kaj en ĉi jaro la nombro de vakcinaj dozoj atingos 2 miliardojn. Xi deklaris, ke surbaze de donaco de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la “plenuma plano de kronvirusa vakcino” Ĉinio ankoraŭfoje senpage donacos 100 milionojn da vakcinaj dozoj al evoluantaj landoj.

Ĉinio estos prezidanto-lando de la BRICS-landoj en 2022. Fronte al la furioziĝo de la kronvirusa epidemio, la malfacila stato de la tutmonda ekonomio, kaj la nova situacio en kiu la internacia ordo travivas profundan kaj komplikan ŝanĝiĝon, la BRICS-landoj des pli bezonas kunmarŝadon kaj kunlaboradon kaj fariĝu unu el la gravaj fortoj neignoreblaj sur la internacia scenejo. Ili devas fari kunan penadon por kiel eble plej rapide elirigi la tutan mondon el la epidemia kotejo.

Dividu