Selektiva batalo de Usono kontraŭ terorismo

Henggang Publikigita: 2021-09-14 20:02:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la nomo de batalo kontraŭ terorismo, Usono garnizonigis trupojn en Afganizo por 20 jaroj, sed la teroristaj agoj en tiu lando ankoraŭ kreskis. Laŭ statistiko de usona Universitato Maryland, okazis 20 teroristaj atakoj en Afganio en 2001, kiuj kaŭzis morton de 177 homoj. Sed laŭ statistiko de la gazeto Jane's Defence Weekly, okazis en tiu lando 2 373 teroristaj atakoj kun 6 617 mortintoj en Afganio en 2020. La lando okupis kapon de la listo de plej multaj teroristaj atakoj.

La mombro de teroristaj organizoj ankaŭ subite kresis de la unu-cifera en 2001, inkluzive de Al Qaeda, la Orient-Turkestana Islama Movado, la Islama Movado de Uzbekio, ĝis pli ol 20 hodiaŭ. Tio estas rezultoj de la afgana milito provokita de Usono: tia batalo kontraŭ terorismo kaŭzos pli da teroristaj organizoj.

Analizisto pri afgana politiko Hasib Motariff montris, ke en okupado de Afganio en la pasintaj 20 jaroj, Usono eĉ silente permesis al kelkaj ekstremismaj organizoj vastigi sian terenon kaj subpremi aliajn armitajn partiojn. Proparolanto de rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris, ke la selektiva batalo kontraŭ terorismo estas malvirta ekde sia komenco.

Kia semo, tia rikolto. Usono prenis duoblan normon en batalo kontraŭ terorismo laŭ sia privata intereso. Tiu erara politiko alportas la konsekvencojn, ke ĝi ne povas nuligi terorismon, sed suferos negativan influon pro sia propraj agoj.

Dividu