Farso de "falsa tribunalo" tretas atingojn de internacia batalo kontraŭ terorismo

Henggang Publikigita: 2021-09-14 20:57:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de septembro laŭ la loka tempo en Birtio finiĝis la dua aŭskultado de la tiel nomata "ujgura speciala tribunalo". Iuj eble pensas, ke ĝi estas vera, sed fakte ĝi ne havas bazon kaj efikon laŭ la internacia juro.

Kiel estis fabrikita ĉi tiu tiel nomata "ujgura speciala tribunalo"? Laŭ publikaj raportoj, ĝi estas neregistara organizo establita en Britio kiel kompanio sub privata garantio. Ĝia monrimedo ĉefe venas de la "Monda Ujgura Kongreso", kontraŭĉina organizo, kiu rekomendas separismon. De post sia naskiĝo, la "Monda Ujgura Kongreso" estas asociita kun la Orient-Turkistana Islama Movado, agnoskita de la Unuiĝintaj Nacioj kiel terorisma organizo, kaj planis perfortajn kaj terorismajn agadojn en Xinjiang. La "Monda Ujgura Kongreso" estas finance subtenata de la usona Nacia Fonduso por Demokratio. Laŭ informo en oficiala retejo de la fonduso, ekde 2016, la organizo pliigas financadon al la Orient-Turkistana Islama Movado, inkluzive de la "Monda Ujgura Kongreso" kaj estas ĉefa financanto de la separismaj fortoj en Xinjiang.

Estas klare, ke la tiel nomata "ujgura speciala tribunalo" estas rekta kontraŭĉina ilo. La tiel nomata "aŭskultado" ankoraŭ ludas la malnovan ruzon de la "Industria Ĉeno de Mensogoj pri Xinjiang": specoj de "aktoroj" rakontas historiojn plenajn de kaŝpasejoj, tiel nomataj "fakuloj", kiuj neniam vizitis Xinjiang, kritikas aferojn pri Xinjiang kaj senhonte kreis akuzojn pri "deviga laboro" kaj "genocido"... Tiaj mallertaj mensogoj kaj onidiroj povas nur amuzi la okcidentajn kontraŭĉiniajn fortojn iagrade, se ne paroli pri fidindeco.

Mensogoj ne povas kovri la veron. La internacia komunumo povas klare vidi, kion vere intencas la okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj, kiuj adoptis la "duoblan normon" en batalo kontraŭ terorismo kaj makulis Ĉinion per la demando de Xinjiang. Fakte, la fabrikitaj akuzoj kontraŭ Xinjiang estas plej aplikeblaj al Usono kaj iuj okcidentaj landoj. Se temas pri "deviga laboro", dum centoj da jaroj en Usono estis kontrabando, mistraktado kaj diskriminacio kontraŭ negraj sklavoj, poste genocido de indianoj, kaj fine sistema malobservo de laboristaj rajtoj. Usono havas multajn malbonajn registrojn en sia praktiko de homaj rajtoj kaj devas esti submetita al internacia justeco.

La mondo klare vidis, ke la tiel nomata "ujgura speciala tribunalo" estas fakte peono por politika manipulado de usonaj kaj okcidentaj fortoj. Kiel ajn alivestita ĝi estas, ĝi ne povas ŝanĝi la esencon de "falsa kortumo". Kiom ajn da tiel nomataj "aŭskultadoj" ĝi okazigos, ĝi ne povas malhelpi la paŝon de prospero kaj evoluado en Xinjiang. Estas tempo por fini la farson de "falsa kortumo"! Tiuj okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj subtenantaj teroristajn fortojn devas ĉesi malŝpari siajn penojn. Ĉu ili ankoraŭ nesufiĉe suferis de la rezultoj de sia selektiva batalo kontraŭ terorismo?

Dividu