Vintraj sportoj estas novaj oportunoj por Italio kaj Ĉinio

Selena Publikigita: 2021-09-16 09:19:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Francesco Maringiò, direktoro de itala Asocio por Akceli Novan Silkvojon, lastatempe diris en sia artikolo, ke vintraj sportoj estas novaj oportunoj por plifortigi kunlaboron inter Italio kaj Ĉinio.

En februaro de la venonta jaro, okazos la 24a Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Pekino kaj Zhangjiakou. Post kvar jaroj, Italio, prenante la stafetbastoneton, gastigos la Vintrajn Olimpikojn en Milano kaj Cortina d’Ampezzo en 2026.

Kiel sciate, la industrio de vintraj sportoj en Ĉinio komenciĝis en la lastaj jaroj, nun ĝi havas pli grandan disvolviĝon pro pliiĝo de pokapa enspezo kaj interesiĝo de la homamaso pri vintraj sportaj programoj. Tiel estiĝis ĉi-rilata industria strukturo en preskaŭ ĉiuj lokoj de la lando. Eĉ en ĉinaj sudaj urboj kun relative varma klimato, homoj montras sian interesiĝon pri vintraj sportoj, kio rezultigas endomajn sportejojn, kiaj skiejoj kaj sketejoj. Ni kune vidu jenajn emociajn donitaĵojn: la nombro de skiantoj kalkuliĝis al 20,76 milionoj en la fiska jaro de la neĝa sezono de majo 2020 ĝis aprilo 2021, kreskante je 98,6% pli ol tiu de la sama periodo pasintjare. Danke al disvastigo de la vintra kulturo akcelata de la Vintraj Olimpikoj, en 2022 la totala skalo de la industrio havos valoron de pli ol 800 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 105 miliardoj da eŭroj); en 2025 ĉirkaŭ 300 milionoj da ĉinoj partoprenos en vintraj sportoj.

La ĉina registaro povas antaŭenpuŝi regionan ekvilibran disvolviĝon per la vintrosporta industrio. Tio jam estas montrata per du ŝlosilaj politikoj: unue Ĉinio pliigis subtenon al ĉi-rilata infrastruktura konstruado de Xinjiang kaj la Interna Mongolio, kiuj estas relative postiĝintaj lokoj, por allogi ĉinajn kaj alilandajn klientojn. Cetere Ĉinio fondis Pekinan Biloborson por helpi al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kolekti kapitalon kaj subteni disvolviĝon de serva industrio de landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Tio bone klarigas, kial disvolviĝo de la ĉina vintra industrio ludas gravan rolon por Italio. Kiel eksportanto de ekipaĵoj kaj servoj de vintraj sportoj, Italio profitos de la ĉina vintra industrio. Vintraj sportoj altiras al si pli kaj pli multajn ĉinajn civiluloj, kiuj estas latentaj spektantoj de la Vintraj Olimpikoj en 2026 kaj latentaj klientoj de italaj sportaj faciligoj materialoj.

Francesco Maringiò atentigis, ke la itala komerca kaj politika rondoj devas kompreni, ke meze de tiuj, kiuj politikigas sporton kaj rezistas Pekinajn Vintrajn Olimpikojn per tiel nomata atenco de homaj rajtoj, troviĝas rivaloj de la itala industrio, kaj ili celas, ke Italio perdos sian kontingenton en la ĉina merkato.

Dividu