Usono estas plej granda sabotanto de monda paco post Dua Mondmilito

Yu Publikigita: 2021-09-17 07:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"En la komenco de la 21a jarcento, se iu ajn potenco serĉis mondan dominadon, devigas aliajn kaj malobeas regulojn, ĝi estis Usono," diris komento publikigita de la usona ĵurnalo The New York Times en oktobro 2020.

De post la sendependiĝo en 1776, Usono sin dediĉis al vastigo de sia teritorio kaj influo. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, Usono neniam ŝparis penadon por ĉasi kaj konservi tutmondan hegemonion. Utiligante sian absolutan superecon en la sektoroj de militistaro, ekonomio, scienco kaj teknologio, kaj kulturo, Usono ofte intervenis en la internajn aferojn de aliaj landoj, kaj tiranis, prirabis kaj regis aliajn landojn sub la flago de "libereco, demokratio kaj homaj rajtoj".

En la postmilita epoko, sinsekvaj usonaj registaroj daŭrigis hegemoniismajn strategiojn. De la doktrino Truman, konata ankaŭ kiel la politiko de retenado, al eksterlandaj politikoj de lastatempaj usonaj registaroj, inkluzive de la strategio "inteligenta potenco" de Barack Obama, la politiko "unuaeco de Usono" de Donald Trump, kaj la plano “rekonstruo por pli bona” de Joe Biden, la fina celo estas ĉiam certigi usonan hegemonion.

Usono kreis streĉojn tra la mondo per lanĉado de militoj, provoko de konfliktoj, kaj renverso de fremdlandaj registaroj kun uzo de armitaj fortoj, alportante militon kaj tumulton al multaj landoj kaj regionoj. Persistante en la tiel nomata "usona esceptismo", la lando senbride uzis duoblajn normojn kun malrespekto al internaciaj leĝoj kaj reguloj. Ĝi grave malhelpis internacian kunlaboron per uzo de internaciaj organizoj, paktoj kaj interkonsentoj por adaptiĝi al siaj bezonoj, sed forlasante tiujn, kiuj iras kontraŭ ĝiaj interesoj. Per manipulado de la internacia financa sistemo, Usono akaparis enorman riĉecon, sed turnis blindajn okulojn al avareco kaj spekulado, kaŭzante la tutmondan financan krizon. Per efektivigo de longbraka jurisdikcio, la lando estigis komercajn disputojn kun multaj aliaj kaj uzis ĉiun eblan rimedon por bati tiujn, kiujn ĝi rigardas kiel kontraŭulojn. Krome, ĝi ankaŭ provis manipuli la internaciajn publikajn opiniojn, eksportante siajn valorojn kaj lanĉante kulturajn invadojn en aliaj landoj.

Dividu