"Ĉina propono" antaŭenigas novan evoluadon de ŜKO

Shanshan Publikigita: 2021-09-18 22:44:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Konstrui pli striktan komunon de la komuna sorto kaj fari pli grandan kontribuon al la longtempa paco kaj komuna prospero.” La 17an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 21an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organio kaj faris gravan paroladon per videoligo. Li pozitive rekomendis la "Ŝanhajan Spiriton", prezentis "kvin proponojn" pri la estonta disvolviĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj anoncis serion da novaj ĉefaj rimedoj. La internacia komunumo ĝenerale kredas, ke la parolo de Xi Jinping efike puŝos la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon komenci novan disvolvan vojaĝon kaj antaŭenigi longdaŭran mondan pacon kaj komunan prosperon.

Ĉi-jare estas la 20a datreveno de la establiĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Dum la pasintaj 20 jaroj, membroj de la organizo ĉiam sekvis la "Ŝanhajan Spiriton" kun "reciproka fido, reciproka profito, egaleco, intrerkonsento, respekto al diversaj civilizacioj kaj serĉado de komuna disvolviĝo" kiel la kerno, por antaŭenigi politikan reciprokan fidon, protekti sekurecon kaj stabilecon, kaj serĉi komunan prosperon kaj disvolviĝon, kune teni internacian moralon, kaj sukcese malfermi novan vojon de kunlaboro kaj disvolviĝo de regionaj organizoj.

La celo de la ŜKO estas kune realigi stabilecon kaj kune antaŭenigi disvolviĝon. Fronte al la ĉefaj ŝanĝoj en la situacio en Afganio, Xi Jinping alvokis ĉiujn membroŝtatojn fortigi kunlaboron, antaŭenigi glatan transiron de la situacio en Afganio, kaj vere suriri la vojon de paco, stabileco kaj disvolviĝo. Ĉi tio treege gravas por konservi regionan sekurecon.

Hodiaŭ la ŜKO staras ĉe la nova historia deirpunkto: unu deklaro, serio de rezolucioj kaj kunlaboraj deklaroj pri teknologia novigo kaj nutraĵa sekureco ktp, kiuj atestis la fruktodonajn rezultojn de ĉi tiu pintkunveno de la ŜKO. Precipe la serio da novaj proponoj, novaj iniciatoj kaj novaj rimedoj prezentitaj de Ĉinio, forte antaŭenpuŝos la ŜKO daŭre subteni la "Ŝanhajan Spiriton" kaj plu antaŭeniros laŭ la justa vojo de konstruado de la komunumo kun komuna sorto de la homaro kaj faross pli da "kontribuoj de ŜKO" por regiona stabileco kaj disvolviĝo.

Dividu