Humiligita Francio decidis revoki ambasadorojn de Usono kaj Aŭstralio

Yu Publikigita: 2021-09-19 14:42:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 17a de septembro laŭ loka tempo, Francio anoncis nekutiman decidon revoki siajn ambasadorojn de Usono kaj Aŭstralio. Estas la unua fojo, ke Francio revokas la ambasadorojn de la du landoj. Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian diris en deklaro, ke la decido estas respondo laŭ postulo de la prezidento al la "nenormale grava situacio" anoncita de Usono kaj Aŭstralio en la 15a de septembro.

La "nenormale grava situacio" aludas tion, ke tiutage, Usono, Britio kaj Aŭstralio anoncis la starigon de nova sekureca alianco, kaj Aŭstralio disŝiris la kontrakton subskribitan kun Francio pri aĉeto de submarŝipoj por starigi kunlaboron kun Usono. Francio ne povas toleri la “prirabon” de Usono kaj malobservon de Aŭstralio kaj rezolute decidis revoki siajn ambasadorojn de la du landoj.

La kolero de francoj estas komprenebla. La koluzio de Usono kaj Aŭstralio estas kvazaŭ akra ponardo minacanta Francion. La unua estas la damaĝo al ekonomiaj interesoj. Aŭstralio disŝiris la kontrakton pri la aĉeto de submarŝipoj kun valoro de kelkdek miliardoj da usonaj dolaroj – rekorda sumo en ĝiaj kontraktoj pri defendo. Por gajni la kontrakton, Francio faris multajn klopodojn kaj intertraktadojn, kaj finfine atingis interkonsenton en 2016. Ekde tiam, ĝi traktadis kun Aŭstralio pri detaloj de la kontrakto. Nun, kun de la usona interveno vaniĝis ĉiuj klopodoj de Francio, unu el la ĉefaj armilaj eksportantoj en la mondo. Nun pro la nuligo de la kontrakto, francaj defendaj departementoj suferos grandan ekonomian perdon.

Francio estas aliancano de Usono de pli ol 240 jaroj. En la historio, ĝi havis malsamajn opiniojn kaj parolan konflikton kun Usono, sed ilia fido neniam estis rompita kiel nun. Aliflanke, tio reflektas, kiel egoisma, malĝentila kaj aroganta Usono estas al siaj aliancanoj. Ne mirinde estas, ke franda ministro pri defendo Florence Parly diris, ke Francio klare scias, kiel Usono traktas siajn aliancanojn.

Dividu