Usonecaj homaj rajtoj estas forte draŝitaj

Lucia Publikigita: 2021-10-11 20:46:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 48a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj finiĝis antaŭ kelkaj tagoj. Dum la preskaŭ unu-monata konferenco, la misuzoj kaj la hipokriteco de homaj rajtoj de Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj landoj estis severe kritikitaj de multaj landoj. En la ferma tago de la konferenco, la rezolucio pri "Restantaj Problemoj de Koloniismo Negative Efikas sur Ĝuadon de Homaj Rajtoj" sendita de Ĉinio estis aprobita, indikante ke la internacia komunumo ĝisfunde komprenis la hipokritan naturon de la okcidentoj, ekzemple "falsaj homaj rajtoj, vera hegemonio", "falsa demokratio, vera enmiksiĝo ". La provoj nigrigi aliajn landojn kaj enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj per homaj rajtoj tute malsukcesis.

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN estas platformo por konstrua dialogo kaj kunlaboro inter ĉiuj partioj pri homaj rajtoj, sed iuj okcidentaj landoj provis igi ĝin stadio de politika alfrontado, atakante kaj misfamigante Ĉinion pri aferoj rilataj al Xinjiang kaj Honkongo. Sed mensogo ĉiam estas mensogo.

En ĉi tiu konferenco, preskaŭ 100 landoj esprimis sian subtenon al Ĉinio per komunaj paroladoj, unuopaj paroladoj kaj komunaj leteroj, kaj ili emfazis, ke Xinjiang, Hongkongo kaj Tibeto estas tute internaj aferoj de Ĉinio, kaj neniu lando devas enmiksiĝi.

La vasta subteno de la internacia komunumo al Ĉinio ŝuldiĝas ankaŭ al la ekstrema abomeno, ke iuj okcidentaj landoj uzas homajn rajtojn kiel ekskuzon por enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Dividu