Inspiro venis el energiokrizo

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-14 17:11:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en multaj lokoj de la mondo okazis “malabundo de petrolo” kaj “malabundo de gaso”, kaj tial la prezo de energio rapide altiĝis. En Eŭropo la prezo de gaso kreskis jam 14 monatojn, preskaŭ dekobliĝis; la elektra prezo el multaj landoj ankaŭ leviĝis impete. La prezo de nafto en la internacia merkato iris ĉiam supren.

Pro la prognozo de la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio de Usono, ke ĉi-vintre probable aperos la fenomeno “La Nina”kaj la okcidenta bordo de Pacifiko eble suferos frostan vintron, oni ankoraŭ pli maltrakviliĝis. Baldaŭ alvenos la pinta tempo de hejtado en la norda hemisfero, nesufiĉo de energio ankoraŭ pli akriĝos. Iuj mirkriis: la mondo enŝoviĝas en novan energiokrizon!

Tiu energiokrizo inspiras nin: en hodiaŭ, kiam la monda ekonomio disvolviĝas rapide, ĉiuj landoj tagon post tago fariĝis “tergloba vilaĝo” strikte kunligita. Kontraŭ la pandemio, klimata ŝanĝiĝo, energiokrizo kaj aliaj tutmondaj problemoj ĉiuj landoj havas nur unu solvon: ni, la homaro, unuanime solidara kaj orientita de la homa sortkomunumo, povos efike respondi al diversaj defioj kaj solvi diversajn krizojn.

Dividu