“Homrajta instruisto” kun malbona registro ne havas kvalifikon fari kritikon

Ĝoja Publikigita: 2021-10-19 20:38:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en prelego usona gvidanto kalumniis, ke ekzistas "deviga laboro" en Xinjiang, kaj nigrigis ĉinan politikon pri regado de Xinjiang. Tamen, per homrajtaj demandoj Usono foje kaj refoje atakis Ĉinion, kio ne nur ne konstruis "moralan gvidan rolon" tiel nomatan de Usono, male, pluapaŝe malkaŝis sian hipokritecon kaj "duoblan normon" pri homrajtaj demandoj.

Oni rimarkis, ke Usono pli kaj pli malfacile ludis la "homrajtan karton" de Xinjiang, ĉar ĝiaj agaĉoj jam estas monde konataj. Indianaj indiĝenoj suferis genocidon, nuna usona fenomeno de "modernaj sklavoj" estas okulfrapa kaj terura, kaj usonaj trupoj faris krimojn dum retiro el Afganio. Frue falis usona figuro de "homrajta instruisto".

Usono ankaŭ kaŭzis homrajtajn katastrofojn al aliaj landoj. Nome de homaj rajtoj ĝi intervenis en alilandajn internajn aferojn, kondukante tiujn landojn al milito kaj tumulto, kaj restis unu post unu ĥaoso. Ekzemple, laŭ statistiko, ĝis aprilo de 2021 pli ol 240 mil homoj mortis rekte pro la Afgana Milito, lanĉita de Usono, kaj inter ili pli ol 47 mil estas afganaj civiluloj. Tio estas la tipa malbona rezulto kaŭzita de Usono pro ĝia plenumo de "duobla normo" en kontraŭterorismaj kaj homrajtaj demandoj.

Konstraste, la ĉina registaro alprenis fortajn kaj efikajn kontraŭteorismajn rimedojn, kaj pro tio jam en kvar sinsekvaj jaroj en Xinjing ne aperis teroraj okazaĵoj, la socia medio estas sekura kaj stabila, kio donis firman bazon al ekonomia rapida evoluado.

Usono devas ĝuste rigardi siajn malbonajn signojn, bone solvi siajn proprajn demandojn kaj ne interveni en alilandajn internajn aferojn nome de homaj rajtoj.

Dividu