Ekologia protekto de Flava Rivero reflektas rezolutecon de Ĉinio sur vojo de verda disvolvado

Yu Publikigita: 2021-10-23 17:43:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe vizitis la provincon Shandong kaj prezidis simpozion pri antaŭenigo de la ekologia protekto kaj altkvalita disvolvado de la baseno de la Flava Rivero. Xi alvokis firme antaŭenigi la grandan protekton de la Flava Rivero kaj certigi, ke trankvileco de la Flava Rivero estu grava afero en regado de la lando. Li diris, ke la lando devas certigi, ke la ekologia protekto kaj altkvalita disvolvado de la baseno de la Flava Rivero atingu rimarkindajn rezultojn dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano. Tio klare vidigis al la ekstera mondo, ke Ĉinio firme sekvos la modernigan vojon de ekologia prioritato kaj verda evoluado.

Xi ĉiam zorgis pri ekologia protekto kaj altkvalita evoluado de la baseno de la Flava Rivero. Ekde 2012, li vizitis naŭ provincojn kaj regionojn, kie fluas la Flava Rivero, kaj plurfoje prezentis postulojn pri ekologia protekto kaj konstruado en gravaj regionoj laŭ la Flava Rivero. Antaŭ du jaroj, Xi prezidis simpozion, difinante ekologian protekton kaj kvalitan evoluadon de la baseno de la Flava Rivero kiel gravan nacian strategion. La ĵus publikigita Planon pri Ekologia Protekto kaj Altkvalita Disvolvado de la Baseno de la Flava Baseno faris sistemajn aranĝojn pri rilata laboro en la venontaj 10 ĝis 30 jaroj.

Oni rimarkis, ke en la lastaj jaroj dum ĉiu enlanda inspektvojaĝo de prezidanto Xi, konstruado de ekologia civilizacio ĉiam estis grava tagordo, kio reliefigas la gravan pozicion de ekologia civilizacio en la nuna ŝtata regado de Ĉinio. Diligenta kaj persista laboro - tio ne nur estas la postulo pri la ekologia protekto kaj altkvalita evoluado de la baseno, sed ankaŭ la portreto de la konstanta antaŭenigo de la ekologia konstruado en Ĉinio. Sekvante la ideon de ekologia prioritato, verda evoluado kaj disvolvado de ekologia civilizacio, Ĉinio donos al la mondo la ekzemplon per siaj propraj agoj kaj kontribuas al traktado de la ekologiaj defioj alfrontataj de la mondo.

Dividu