UKUS pliigas la danĝeron de nukleo

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-23 20:09:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de novembro la informagentejo France-Presse raportis, ke tiutage la aŭstralia nacidefenda ministro Peter Dutton subskribis interkonsenton kun brita kaj usona diplomatoj, kaj laŭ ĝi la tri landoj interŝanĝos informojn pri “mararmea nuklea antaŭenpuŝo”. Laŭ la Trilanda Konsento de Usono, Britio kaj Aŭstralio pri Sekureca Partnereco (angle: AUKUS), en septembro de ĉi jaro subskribita, Aŭstralio povos ricevi ok la plej avangardajn nuklee antaŭenpuŝajn submarŝipojn.

La Stokholma Instituto pri Internacia Paco en Svedio opiniis, ke la programo de AUKUS pri nukleaj submarŝipoj havas danĝeron elvoki konkuron de regiona armado. En la orientaziaj landoj tia maltrankviliĝo estas eĉ pli forta. La indonezia nacidefenda ministro Prabowo Subianto diris: “Nia starpunkto, kompreneble, estas pluteni sennukleecon. Ni timas, ke tio provokos konkuron de armado kaj instigos pli multajn landojn serĉi nukleajn submarŝipojn."

Fakuloj pri armada kontrolo eĉ indikis, ke en la konstruado de nuklea submarŝipo ekzistus disvastiĝa danĝero de nukleaj materialoj kaj nuklea tekniko, kaj tio detruos la mondan mekanismon de nuklea nedisvastiĝo.

Dividu