Nuda ekonomia ĉikanado de Usono

Lucia Publikigita: 2021-11-23 20:52:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Se kompanioj ne volas transdoni la datumojn al ni, ni havos aliajn rimedojn en nia (politiko) ilarkesto por trakti ilin," usona sekretario pri komerco Gina Raimondo diris. Poste, la kompanioj kiel Taiwan Semiconductor Manufacturing Co.(TSMC), Samsung, SK. Hynix, ktp, transdonis al Usono siajn kernajn sekretojn pri produktaj, vendaj kaj stokaj datumoj.

Usono postulis, ke fabrikistoj de duonkonduktaĵoj liveru koncernajn datumojn pri produktado kaj vendado de blatoj, asertante plibonigi la "travideblecon de provizoĉeno" de blata komercado. Ĉiuj scias, ke tio estas nur ekskuzo. La esenco estas, ke Usono volas malfortigi la konkurencpovon de tiuj kompanioj kaj firme regi la industrion de blata-fabrikado en la manoj de siaj kompanioj. Evidente, la agado estas tipa ekonomia ĉikanado.

Dividu