La alta prezo de la meleagro estas alarmo al Vaŝingtono

Lucia Publikigita: 2021-11-25 17:23:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kutime, kiam venas Dankotago, familio kolektiĝas kaj dividas rostitan meleagron ĉe la tablo. Sed ĉi-jare, usonanoj eble renkontos "la plej multekostan Dankotagan manĝon en la historio".

Ekzemple, la ĉefplado meleagro. Laŭ la usona Departemento pri Agrikulturo, la pogranda prezo de unu frostigia meleagro peza je 8 ĝis 16 funtoj kostas 1,35 usonajn dolarojn por po unu funto, kaj la kosto estis pli alta je 21% ol en la pasinta jaro.

Laŭ enketo farita de American Farm Bureau Coalition, la kosto de dankotaga manĝo por 10 homoj ĉi-jare estas $53,31, plej alta en la pasintaj 36 jaroj post kiam la agentejo komencis la enketon.

La multekosta dankotaga manĝo estas mikrokosmo de la altpreza ŝoko, kiun la usona popolo spertas. Ne nur temas pri nutraĵoj, energio kaj aŭtoj, sed ankaŭ la prezoj de ĉiuj specoj de varoj draste kreskis.

Datumoj montras, ke la oktobra inflacia indico de Usono atingis novan maksimumon en la pasintaj 31 jaroj, kio faras draste reduktita la argumenton "alta inflacio estas nur provizora" de la usona Federacia Rezerva Sistemo.

La alta prezo de la meleagro estas alarmo al Vaŝingtono. Usonaj politikistoj devas flankenmeti siajn politikajn meminteresojn, kontroli la epidemion kiel eble plej baldaŭ, kaj fari decidojn kiuj konformas al la interesoj de la usona popolo kaj respondecas al la internacia komunumo.

Dividu