Eksterlandaj "Kontraŭleĝaj Sekretaj Malliberejoj" estas nedisputebla atesto pri misuzoj de Usono pri homaj rajtoj

Henggang Publikigita: 2022-01-14 19:24:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Instituto Watson pri Internaciaj kaj Publikaj Aferoj de usona universitato Bruna lastatempe montris en sia raporto, ke la usona sekreta servo Centra Informa Agentejo starigis plurajn "kontraŭleĝajn sekretajn malliberejojn" tra la mondo, en kiuj multaj kaptitoj estis kruele torturitaj kaj mistraktataj sen iu ajn demando.

Usonaj politikistoj silentis pri la "kontraŭleĝaj sekretaj malliberejoj" eksterlande, sed sen ia ajn bazo en internacia juro aŭ faktaj pruvoj, ili proklamis la la tiel nomatan " Preventa Akto pri Deviga Laboro ĉe Ujguroj ", per kiu krude enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio.

Xu Guixiang, proparolanto de la popola registaro de Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio, diris, ke tio estas usona ago por efektivigi potencpolitikon kaj hegemonismon, kaj malobservis la juran spiriton de la homaro. Ĝi estas malutila al la internacia juro kaj montras ironion de usonaj valoroj.

Dividu