Landoj sin gloros pro sukceso dum Vintraj Olimpikoj

Selena Publikigita: 2022-01-24 15:51:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bulgara skiisto Radoslav Yankov diris lastatempe, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la tria partopreno dum lia kariero en Olimpikoj. En la programo de neĝplata skiado, li estas ununura kvalifikita sportisto de Bulgario al la Olimpikoj. Li diris, ke konkuroj en Olimpikoj estas tre akraj, tial estas granda honoro, ke ajna lando akiras bonajn rekordojn. Kiel sportisto, li esperas disvolvi sian kapablon kaj montri plej bonan efektivan forton.

Olimpikoj estas scenejo por mondaj elstaraj sportistoj fari amikecajn interŝanĝojn kaj pliigi amikecon. Dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kontakto de sportistoj estos neeviteble iom limigita pro la epidemio, tamen tiuj rimedoj por garantii sekurecon de partoprenantoj kaj laborantoj estas necesaj.

Por Yankov, Vintraj Olimpikoj estas bela evento, al kiu li tre aspiras. En la konkursejo, li havos oportunon por konatiĝi kun eminentaj sportistoj kaj lerni multon el ili. Yankov diris, ke laŭ tiu senco, ĉiuj sportistoj devas danki Pekinon pro ĝia gastigado. Ĝuste pro netimo al malfaciloj kaj aktiva preparado de la gastiganto, la 24a Vintraj Olimpikoj estos laŭplane okazigita, kaj tiel sportistoj estas malindaj je ekzercado dum pasintaj kvar jaroj kaj ĝuos la scenejon de la Olimpikoj kun plena ĝojo.

Dividu